27/07/2016
La aŭstralia registaro ordonis enketon ĉi-mardon 26an de julio, post la televida elsendo lundon vespere de tre ŝokaj bildoj pri junaj deliktuloj mistraktitaj en malliberejo por neplenaĝuloj. La Ĉefministro Malcolm Turnbull deklaris, ke li estas terurita de tiuj bildoj, kaj promesis kreadon de komisiono de reĝa enketo.
La afero estigas indignon, stuporon kaj koleron en Aŭstralio. La bildoj diskonigitaj lundon 25an de julio fare de la "publika televidkanalo ABC", fontas de la kontrolkameraoj, kaj estis filmitaj inter 2010 kaj 2014.
La scenoj estas neelteneblaj. Videblas adoleskanto vizaĝkaŝita, duone nuda, katenita ĉe seĝo per piedartikoj, manartikoj kaj kolo.
Sur aliaj bildoj videblas junaj malliberuloj draŝitaj, mistraktitaj, trude senvestigitaj, ŝprucigitaj per plorigaj gasoj. Aŭdeblas krioj de infanoj kiuj sufokiĝas, plendas pro brulvundoj.
Ĉiuj ĉi bildoj fontas el la malliberejo por neplenaĝuloj Don Dale, situanta en Darvino, ĉefurbo de la Norda Teritorio, kie estas registrita la plej alta enlanda krimprocento, kaj kie aborigenoj reprezentas pli ol du trionojn el la karcera populacio.
Komisiono de reĝa enketo devas determini, laŭ la Ĉefministro Malcolm Turnbull, « kio okazis, kaj malkaŝi la pensmanieron kiu permesis, ke tio povu okazi kaj resti kaŝita tiom longe ». Sed laŭ la NRO Human Rights Watch, la eventoj en tiu malliberejo estas nur la videbla parto de la ĝenerala situacio.