Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2016 2 26 /07 /juillet /2016 08:43
La migrantoj troviĝas en kampejo je cent metroj de la  pikdrataj landlimoj inter Hungario kaj Serbio. Reuters
La migrantoj troviĝas en kampejo je cent metroj de la pikdrataj landlimoj inter Hungario kaj Serbio. Reuters

26/07/2016

Ĉirkaŭ 150 migrantoj, venintaj ĉefe de Afganio kaj Pakistano, komencis lundon malsatstrikon tute proksime de la landlimo inter Hungario kaj Serbio, en la celo akiri permeson eniri Eŭropan Union.

Tiuj migrantoj instaliĝis en kampo je cent metroj for de la pikdrata landlimo inter Hungario kaj Serbio. Pasintan monaton, Hungario limigis la nombron de enirantoj sur sia teritorio ĝis tridek ĉiutage, kio kreas funelan efikon en Serbio.

La migrantoj, je nombro de 300 personoj en la komenco, foriris vendredon de la serba ĉefurbo, Belgrado. Ili deklaris al la "novaĵagentejo Reuters", ke ili alvenis trajne aŭ piede. Kelkaj asertas, ke ili jam estis elpelitaj al Serbio.

La serba ministro pri Sociaj aferoj, Aleksandar Vulin, deklaris ke la aŭtoritatoj permesos neniun perforton. Li aldonis, ke la migrantoj elpelitaj de Hungario al Serbio devas peti azilon, okaze de rifuzo ili estos elpelitaj.

Laŭ la serba komisaro por la rifuĝintoj, ĉirkaŭ 3000 migrantoj estas blokataj en Serbio, el kiuj 800 atendas por atingi Eŭropon en la limtransirejo Horgos kaj Kelebija en Serbio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }