28/07/2016
En Kamboĝo, vastega homamaso ĉeestis ĉi-dimanĉon 24an de julio la funebron de la politika analisto Kem Ley, murdita en la centro de Pnom-Peno antaŭ du semajnoj. Tiu ĉi estis konata pro siaj komentoj pri la misfunkciaĵoj de la kamboĝa socio kaj liaj kritikoj, aparte kontraŭ la registaro. La ceremonioj finiĝis lundon, en lia naskiĝvilaĝo, 70 kilometrojn sude de la ĉefurbo.
Vestitaj per funebraj koloroj, blanka kaj nigra, la kamboĝanoj amase kuniĝis kun la funebra procesio de Kem Ley, por lasta omaĝo al tiu, kiun ili konsideras kiel nacia heroo, mortigita por demokratio. Loka radiostacio, kiu sekvis la defiladon ekirinta de Pnom-Peno, en la mateno de la 24a de julio ĝis la naskiĝvilaĝo de la mortinto, mencias du milionojn da personoj.
Ege emociigitaj, svingante fotojn de la politika analisto murdita antaŭ du semajnoj, ili alvenis de ĉiuj provincoj de la lando por akompani lian korpon ĝis lia lasta hejmo. En tiu procesio, ĉiuj sociaj klasoj kaj ĉiuj aĝoj estis reprezentitaj. Spite al malpermeso deklarita de la municipo, la Kamboĝanoj sekvi la ĉerkon piede.
La murdo de Kem Ley estas politika
Laŭmemore de Pnom-penanoj, neniam tiom da homoj estis videblaj sur la stratoj, tiel spontanee, de post la morto de la reĝo Norodom Sianuk. Laŭ multaj Kamboĝanoj, la murdo de Kem Ley estas politika. Kelkaj asertas, ke la venontaj balotoj juĝos. Por la reganta potenco male, tio estas averto.
La mobilizado kaj la emocio kaŭzitaj de la murdo de Kem Ley pruvas fakte, ke la elementoj, kiuj ŝancelis la reĝimon dum la balotoj de 2013, plu ĉeestas. En la ĉi-dimanĉa homamaso, multaj asertis, ke ili ne timas, kaj pluigos la ideojn de Kem Ley. Aliparte, citaĵo de li cirkulas ĉie : « Forviŝu viajn larmojn kaj daŭrigu vian irvojon. »