25/06/2016
Centoj da personoj surstratiĝis en la plej grandaj urboj de Anglio kaj Skotlando por protesti kontraŭ la « ksenofobia » etoso dum la referenduma kampanjo.
Homamasoj kolektiĝis en Edinburgo kaj Glasgovo favore al la migrantoj, por protesti kontraŭ tio, kion ili priskribas kiel « torento da rasismo ».
Samtempe, en Londono, ĉirkaŭ 400 manifestaciantoj marŝadis al la sidejo de "News UK", kiu publikigas la naciajn ĵurnalojn "The Sun" kaj "The Times", kadre de kolektiĝo kontraŭ « politiko malfavora al la migrantoj ».
Aliaj kolektiĝis ĉe Downing Street.
Tio okazas post la voĉdono favore al eliro de Britio el Eŭropa Unio, dum la ĵaŭda referendumo. Skotlando voĉdonis favore al restado kun 62% kontraŭ 38%, rezulto kiu eble okazigos duan referendumon koncerne skotan sendependecon.
"The Sun" subtenis la kampanjon « forlaso » - dum "Times" subtenis « restadon ». En ties ĉi-semajna titolo, ankaŭ "Sunday Times" subtenis Eliron.
Svingante flagrubandojn, la manifestaciantoj ekiris de la parko Whitechapel, oriente de Londono, ĝis placego inter le Shard kaj the New Building, vendredon vespere.
Per laŭtilo, ili kriis : « La malamikoj estas la profitantoj ».
Inter la homamaso estis emerita universitata profesoro Richard Kirkwood, 73-jaraĝa.
« Estas grave lukti kontraŭ ksenofobio kaj rasismo starigita de ambaŭ flankoj dum la referenduma kampanjo, kio vekas kaŝitan malamegon en la tuta lando », li diris.
Polly Butler, studento 22-jaraĝa , aldonis : « La homoj ne devus kredi mensogojn de iu ajn flankoj, kaj devus pripensi per si mem. »
La polico ĉeestis la manifestacion sed deklaris, ke neniu arestado okazis.
En Edinburgo, la manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la skota Parlamento, kie oratoroj alparolis la homamason, dum sama okazaĵo okazis ankaŭ en George Square de Glasgovo.
La manifestacio en Edinburgo estis anoncita sub la slogano « Post la referendumo, defendi ĉiujn migrantojn. »
La parolinto deklaris : « La referendumo pri EU estigis torenton da rasismo. »
« Senbrida, nekontrolata rasismo kaj ksenofobia eksceso regis dum la tuta kampanjo, migrado estis difinita kiel « problemo » aŭ « krizo », hipokriteco nutradis kampanjon kontraŭ la migrantoj.» Aliparte, la civitanoj de EU, kiuj vivas surloke ne rajtas voĉdoni.