Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juin 2016 5 24 /06 /juin /2016 13:31
Tutan nokton da laboro por konfekcii vestaĵon, belan kaj kompleksan, pagitan po 5 aŭstraliaj dolaroj (3,70 usonaj dolaroj) hore, dum ĝi estos vendita pli ol 600 aŭstraliaj dolaroj (440 usonaj dolaroj). Tio estas nur ekzemplo pri la ekspluatado, kiu okazas en Aŭstralio. AFP FILE PHOTO
Tutan nokton da laboro por konfekcii vestaĵon, belan kaj kompleksan, pagitan po 5 aŭstraliaj dolaroj (3,70 usonaj dolaroj) hore, dum ĝi estos vendita pli ol 600 aŭstraliaj dolaroj (440 usonaj dolaroj). Tio estas nur ekzemplo pri la ekspluatado, kiu okazas en Aŭstralio. AFP FILE PHOTO

24/06/2016

Asian Women at Work (AWAW – Aziaj virinoj en laboro), asocio subtenata de la Australian Council of Trade Unions (ACTU), helpas la batalon kontraŭ ekspluatado de miloj da migrantaj laboristoj, dungitaj en konfekcia industrio, restoraciaj areoj, kafejoj, uzinoj, konstruejoj, agrikulturaj ekspluatejoj, ĉe la frizistoj kaj podetalaj vendejoj.

Multaj migrantoj alvenas solaj en Aŭstralio, timigitaj, kaj kun malbrila scipovo de la angla lingvo. Pro tio, ili sentas sin senpovaj, kaj konsentas pri malaltaj salajroj.

(…)

Atestoj de migrantinoj

La subteno de AWAW estas gravega por laboristinoj kiel Koko, juna fraŭlina patrino, veninta de Ĉinio, kaj kiu laboras en konfekcio ; Ŝia sperto estas tipa. « Mi ege laboras. Mi havas nek semajnfinan ripozon, nek feriojn », ŝi eksplikas. « Mi neniam ricevis monon el socia sekureco, kaj ne povis lerni la anglan en lernejo. »

Alia virino, Thu, kvardekjara kaj veninta de Vjetnamio, estas kunflegistino. Ŝi estas kontenta labori, tamen timas sian dungintinon. « Mia mastrino estas bona persono, sed ŝi estas ordonema kontraŭ ĉiuj laboristoj. Ŝi krias al mi ke mi lernu la anglan, ĉar mi ne komprenas. »

Dum malmultaj detalaj informoj ekzistas pri la nombro de portempaj laboristoj kaj eksterlandaj studentoj dungitaj en Aŭstralio, eĉ malpli pri la nombro da ili, kiuj estas sub-pagataj. Multaj retpaĝoj en la Mandarena lingvo mencias laborpostenojn pagitajn po 8 ĝis 13 aŭstraliaj dolaroj (po 5,90 ĝis 9,60 usonaj dolaroj) hore, tiuj salajroj estas multe malsuperaj al la leĝa nacia minimuma salajro, kiu estas po 17,29 aŭstraliaj dolaroj (12,79 usonaj dolaroj) hore.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }