14/04/2016
Merkredon, Verizon Communications, Inc. konfirmis komencon de strikmovado, alvoke de du sindikatoj, "Communications Workers of America" kaj "International Brotherhood of Electrical Workers".
La movado, kiu koncernas preskaŭ 40.000 dungitojn instalitajn sur la orienta marbordo de Usono, temas pri intertraktado de novaj laborkontraktoj.
La sindikatoj riproĉas al la operatoro pri telekomunikado, ke ĝi delokigis ĉirkaŭ 5000 laborpostenojn eksterlanden, kaj planas pliajn delokigojn al Meksiko kaj Filipinoj.
En komunikaĵo Verizon precizigas, ke ĝi formadis plurajn milojn da salajroj ne aliĝintaj al sindikato, en la celo certigi pluigon de sia servo.
Komunikado-Laboristoj de Usono
Internacia Frateco de la ElektroLaboristoj