Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 avril 2016 5 15 /04 /avril /2016 08:57
"CIVITANAJ DIALOGOJ" - REUTERS/Stephane de Sakutin/Pool
"CIVITANAJ DIALOGOJ" - REUTERS/Stephane de Sakutin/Pool

15/04/2016

La El Khomri- leĝo estas objekto de multaj kritikoj kaj manifestacioj. Tamen, François Hollande asertas, ke ĝi « ne estos nuligita ».

La prezidento ne fleksiĝas. La laboro-leĝo « ne estos nuligita », sed « korektoj » eblos dum la parlamenta reformo, asertis ĵaŭdon François Hollande, laŭdante reformon faritan por « klarigi ka regulojn » por la salajruloj kaj dungintoj.

La leĝo defendita de la ministro pri la Laboro Myriam El Khomri « ne estos nuligita, sed korektoj, diskutoj kun la sindikataj organizaĵoj, kiuj komprenas aŭ aprobas ĝin eblas, diris la Ŝtatĉefo en la televidkanalo France 2. ».

« Ni ne cedos al la stratmovado »

La respublika prezidento argumentis, ke « diskuti, intertraktadi », ne estas cedi al la stratmovado, dum junularaj organizaĵoj kaj sindikatoj de salajruloj, inter kiuj CGT kaj FO, alvokas de pluraj semajnoj al manifestacioj, por akiri nuligon de la leĝprojekto, kiu estos debatita de la Nacia Asembleo, komence de majo.

La versio prezentita ĉe la konsilio de ministroj « ne estas konforma al la origina versio, sed mi aŭdas la kritikojn, partoprenas la dialogon, ne rigidiĝas en sintenoj, kaj provas trovi taŭgan ekvilibron », li diris. Memorigante, ke « 90% el la dungoj estas en Perioda Kontrakto », François Hollande eksplikis, ke la celo de la laboro-leĝo celas « dungadon per Senlimdata Kontrakto, kaj klarigadon de la reguloj por la salajruloj kaj por la dungintoj ».

http://www.lepoint.fr/politique/francois-hollande-la-loi-travail-ne-sera-pas-retiree-14-04-2016-2032392_20.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }