Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2015 7 20 /12 /décembre /2015 16:46
Demokratia Respubliko Kongo : koltano, sango-erco en la smartfonoj

20/12/2015

Judith Prat estas hispana fotoĵurnalistino. Ŝi antaŭnelonge malkaŝis la tre malfacilajn ĉiutagaĵojn de la ministoj en DRK, kiuj senhalte laboras por ekstrakti koltanon, gravan ercon utiligitan en fabrikado de smartfonoj, komputiloj, armiloj kaj aliaj aeronaŭtikaj materialoj.

La kreskega demando de koltano dum tiuj pasintaj jaroj pliriĉigis multajn armitajn grupojn en la lando. Sensurprize, la laborkondiĉoj estas aĉegaj. Dum la laboristoj elterigas ercon, ege bezonataj de la industriaj landoj, tiuj ministoj ricevas po sep eŭrojn tage.

Intervjuo :

VICE : Kia estas la efiko de ĉiuj, tiuj minejoj por la Demokratia Respubliko Kongo ?

Judith Prat : multaj naciaj kaj internaciaj protagonistoj provas senposedigi tiun tutan regionon. La apudaj landoj, kiel Ruando kaj Ugando – tra kiuj pasas la koltano – kaj multnaciaj firmaoj profitas de tiuj kontraŭleĝaj minejoj. Ankaŭ la konga registaro respondecas pri tiu katastrofa situacio de la lando, detruita per jaroj da milito. La konga loĝantaro estas la ĉefa viktimo de konflikto, kiu okazigis morton de 5 milionoj da personoj kaj ekzilon de 1,5 miliono de individuoj. Multaj armitaj grupoj de la regiono financiĝas dank’ al koltano.

Kiamaniere tiuj grupoj procedas por ekstrakti koltanon?

La ministoj laboras per pioĉoj kaj ŝoveliloj. La fositaj tuneloj estas plifortigitaj per simplaj ligno-tabuloj. La ministoj transportas la koltanon ĝis la vilaĝo sur siaj ŝultroj aŭ tirante ĝin surgrunde. Tio estas peniga vojaĝo meze de malamika medio.

Nek investado, nek modernigo okazas. La laboristaro estas malmultekosta kaj abunda, kaj la minposedantoj prifajfas la terurajn laborkondiĉojn.

Mi supozas, ke la laboro estas ekstreme danĝera.

Akcidentoj okazas ĉiutage. Dum la pluvsezono, la tuneloj disfalas kaj ministoj mortas enfositaj. Ili laboras po 15 horojn tage kaj oni nombras inter ili multajn infanojn kaj plejaĝulojn.

Ili havas neniun protektovestaĵon. La iloj estas ofte foruzitaj, la tuneloj tute ne sekuraj, pro la disfaloj, la gaspoŝoj aŭ la manko de oksigeno.

Kial vi decidis realigi tiun projekton ?

Mi deziris denunci la ekstraktadon de tiu erco, ĉar evidentas ke koltano estas unu el la kialoj, kiuj klarigas kial DRK militas de pli ol 20 jaroj.

La okcidentuloj havas grandan respondecon kaj devas postuli de siaj politikuloj, ke ili efektivigu viglajn aranĝojn por malaperigi tiun komercaĉon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }