20/12/2015
Vendredon, la malia artistino Mariam Diarra ne sukcesis akiri vizon al Francio. Laŭ la francaj aŭtoritatoj, ŝia volo « forlasi la Ŝengenan areon post la findato de la vizo ne estas konfirmata ». Tiun situacion denuncas la direktoro de la festivalo Africolor.
« Ili rifuzis vizon al Mariam Diarra por eniri en la francan teritorion por koncerto (Mandinka balo, 19an de decembro en Evry) kaj majstrokurso (Dimanĉon 20an de decembro en Ris-Orangis) kadre de la "festivalo Africolor" », sub oficiala preteksto, ke « ŝia volo forlasi la Ŝengenan areon post la findato de la vizo ne estas konfirmata », denuncas la direktoro de la "festivalo Africolor", Sébastien Lagrave.
« Atesto pri ne-gravedeco »
Li akuzas la konsulajn servojn, ke ili petis de la malia artistino, « ateston pri ne-gravedeco, pretekste ke ŝi havas ventreton ». Post prezento de la atesto, la akiro de la vizo estis anoncita la 17an de decembro, kaj poste rifuzita, ĉar « la atesto pri ne-gravedeco povas esti falsaĵo », denuncas Sébastien Lagrave.
Francio ofte rifuzas vizojn al artistoj, kaj aparte afrikaj artistoj.