Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2015 4 02 /07 /juillet /2015 09:24
Julia numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

02/07/2015

Sobreco kontraŭ malabundo - Philippe DESCAMPS

LA PARIZA KLIMATkonferenco 2015, kiu malfermiĝos la 30-an de novembro ĉi-jare, komenciĝis malbone. Ekde la pintkunveno de la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, la produktado de fosilia energio ne ĉesis kreski. En 2013, nur la tutmondaj subvencioj por brulaĵoj kun forcejgasa efiko estis 400 milionoj da eŭroj, do kvaroble la sumoj atribuitaj al renovigeblaj energioj. La Verda Fonduso por la Klimato, lanĉita en 2011 de la Unuiĝintaj Nacioj, povis kolekti ĝis hodiaŭ nur 10 miliardojn da eŭroj … Internacia (...)

http://eo.mondediplo.com/article2245.html

En Burundo, la radikoj de kolero - Pierre BENETTI

En malpli ol monato, Burundo travivis popolajn manifestaciojn, amasan fuĝadon kaj provon de puĉo. En lando markita de longa interna milito, la volo de la prezidanto Pierre Nkurunziza resti reganto je kiu ajn prezo malfortikigas la socian kaj politikan ekvilibrojn. « Ĝuste kiam ni estis eskapintaj la etnan demandon kaj kiam ni pli malpli havis pacon ! », vekrias manifestaciantoj de la ĉirkaŭaj kvartaloj de Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, kie kontestado komenciĝis. La kandidatiĝo de la prezidanto (...)

http://eo.mondediplo.com/article2242.html

Ĉe la limoj de la realo – Evelyne PIEILLER

„Ekzistas du historioj : la historio oficiala, mensoga, kaj krome la historio sekreta, kie troviĝas la veraj kaŭzoj de la eventoj.“ Honoré de Balzac, kiu aŭtoras en Perditaj iluzioj (1837-1843) tiun maksimon kiu poste famiĝis, estis konvinkita pri tio. Cetere, li fondis asocion, La ruĝan ĉevalon, kiu devis organizi en la ombro la avancadon de liaj amikoj kaj de li mem en la ŝlosilajn postenojn de la literatura mondo. Kaj li demonstras tion en siaj romanoj ; ne nur en tiuj, kiuj eksplicite temas pri (...)

http://eo.mondediplo.com/article2238.html

Grekujo, la silenta ŝtatrenverso - Stelios KULOGLU

Semajnon post semajno, la glitanta nodo de intertraktadoj iom post iom sufokas la grekan registaron. Altaj eŭropaj gvidantoj cetere klarigis al la Financial Times, ke nenia interkonsento eblos kun la ĉefministro Aleksis Cipras antaŭ ol li ne „senigas sin je la maldekstra alo de sia registaro“. Ĉu la Eŭropo, kiu predikas solidarecon, donus ĝin nur al konservativuloj ? EN ATENO, „ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas sama“, kiel diras greka tradicia kanto. Kvar monatojn post la elekto-venko de Siriza, la du partioj, (...)

http://eo.mondediplo.com/article2243.html

Podemos „nia strategio“ - Pablo IGLESIAS

Financa krizo, amasa malriĉiĝo, senkreditiĝo de la politikaj profesiuloj : ĉio devintus konduki al releviĝo de la maldekstro en Eŭropo. Kaj tamen ĝi stagnas preskaŭ ĉie. Tio certe klarigas, kial ĉiuj rigardas al Hispanujo, kie la partio Podemos montris strategian inventemon. Jen defio, kiun ĉi tie prezentas ĝia ĝenerala sekretario. Pri la sinteno de Berlino al Ateno dum la intertraktadoj Ĝi ne surprizis min. Kvankam Grekujo estas ŝtato malforta, la Cipras-registaro dubigas la funkci-manieron de la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2244.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }