Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2015 4 02 /07 /juillet /2015 18:50
Branĉo de la Ku Klux Klano defendos la Konfederacian flagon en Sud-Karolino venontan 18an de julio.  PHOTO MARTIN/FLICKR
Branĉo de la Ku Klux Klano defendos la Konfederacian flagon en Sud-Karolino venontan 18an de julio. PHOTO MARTIN/FLICKR

02/07/2015

Sud-Karolino permesis al frakcio de Ku Klux Klano, ke ĝi protestu, la 18an de julio, kontraŭ la elpreno de la flago de la Konfederaciitoj el la esplanado de la Ŝtata Parlamento.

« Se vi estas blanka kaj fiera, kuniĝu kun la kolektiĝo. Savu nian teron, kuniĝu kun la Klano », admonas frakcio de Ku Klux Klano ĉe sia voĉmesaĝilo. Tiu frakcio, kiu nomiĝas "Loyal White Knights" (« Fidelaj blankaj kavaliroj »), kolektiĝas ĉe la Kapitolo de Sud-Karolino por subteni la konfederacian flagon », raportas la usona ĵurnalo New York Daily News.

Multaj voĉoj aŭdiĝas de antaŭ dek tagoj, postulante elprenon de la flago el la esplanado de la Ŝtata Kapitolo. La respublika guberniestrino de Sud-Karolino, Nikki Haley, tiel denuncis la 22an de junio « simbolon, kiu dividas ». La Ŝtata Parlamento povus voĉdoni favore elprenon de la flago, post pluraj semajnoj.

La Ŝtato permesis kolektiĝon de Ku Klux Klano, eĉ se ĝi ne estas aprobita de la guberniestrino. « Tio estas nia Ŝtato kaj ili ne estas bonvenaj », ŝi eksplikas en komunikaĵo citita de la ĵurnalo.

Antaŭvidita je la 18a de julio, tiu kolektiĝo, kiu povus kolekti inter 100 kaj 200 personojn, okazos precize unu monaton post la buĉado de la preĝejo Emanuel, plenumita de la blanka hegemoniisma junulo Dylann Roof.

La membroj de la organizaĵo konsideras lin kiel « juna batalisto », sed ili tamen preferus, ke li ataku precipe « la nigrajn huliganojn, kiuj vendas krakon sur la stratoj, seksperfortas la blankajn virinojn kaj ŝtelas », eksplikas Robert Jones, « Granda dragono » de la « Fidelaj blankaj kavaliroj », en intervjuo konsentita al la New York Daily News. « Ni preferintus, ke li pli ataku la verajn krimulojn, ol la kristanojn », li aldonas.

http://www.courrierinternational.com/article/etats-unis-le-ku-klux-klan-va-manifester-pour-le-maintien-du-drapeau-confedere

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }