01/07/2015
Tio estis « perdo de tempo kaj mono », opinias la ministoj, kaj ties familioj. Pli ol du jaroj da enketo, kaj ili akiris nek monkompenson por la mortigitaj kaj vunditaj ministoj, nek justicon. Pli ol tridek ministoj mortigitaj, 200 vunditoj, inter kiuj kelkaj, kiuj ne plu kapablas labori. Laŭ la advokatoj de la ministoj, ili ja intencas plendi ĉe civila tribunalo por akiri reparacion.
Laŭ Joseph Matunjwa, prezidanto de la sindikato Amcu, al kiu apartenas la strikantaj ministoj, tiu raporto celis precipe senkulpigon de la politikaj respondeculoj.
« Tio estis du perditaj jaroj ; perdo de tempo kaj mono, ĉar la vero ne estis farita, kaj la familioj ne povos resanigi siajn vundojn. Laŭ mi, temis pri operacio por senkulpigi la ekzekutivon, kaj la mispaŝon de la registaro », opinias la prezidanto de Amcu, konkuranta sindikato de la "Nacia sindikato de ministoj" (NUM)
Laŭ li, la raporto ankaŭ ignoras la sub-kuŝantajn kialojn de la katastrofo. « La favora tereno al tiu masakro komenciĝis ekde 1994, kiam la registaro malsukcesis lanĉi ekonomian transformadon. La nura reformo, kiu estis komencita estis politika. Kiu estos nigra prezidento ? Kiu estos nigra ministro? Sed neniam temis pri ekonomia transformado de la lando », analizas Joseph Matunjwa.
La komisiono konkludis, ke la agadplano de la polico estis manka, kaj rekomendis malfermon de enketo, precipe pri la kompetenteco de la tiama polica komisaro. Tamen, ĉiuj akordiĝas por diri, ke ŝi nur estas propeka kapro.
Laŭ Zwelenzima Vavi, sindikatano, la respondeco de tiu masakro situiĝas pli alte. « Mi opinias, ke la komisiono neniam estis starigita por demonstri la veron. Ekde la momento, kiam la registaro konfidis la povon al tiu komisiono, kiam la prezidento de la Respubliko menciis, ke ĝi ĉion povas fari, krom juĝi ekzekutivon, ni komprenis ke temas pri farso », opinias Zwelenzima Vavi, kiu ankaŭ konsideras ke la vivkondiĉoj de la ministoj ne ŝanĝiĝis.
Estas celitaj la ministro pri Polico kaj ĉefe la nuna prezidento de la lando, Cyril Ramafosa. Tiam, li estis membro de la Administra konsilio de la minkompanio Lonmin kaj li mem petis intervenon de la polico por ĉesigi tiun neleĝan strikon. La ministoj kaj ties familioj havas ĝis la 16a de aŭgusto, datreveno de la buĉado, por deponi plendon kontraŭ la Ŝtato.
http://www.rfi.fr/afrique/20150629-afrique-sud-enquete-victimes-marikana-enquete-indemnisations/