18/03/2015
Dum la pasinta semajnfino (14-an kaj 15-an de marto 2015), kenjaj kamionistoj laborantaj por AGILITY, internacia kompanio pri loĝistiko, estis frapitaj de la polico kaj minacitaj per armiloj, devigataj konduki siajn kamionojn ĝis deponejo apartenanta al la entrepreno. Unu el ili deklaris « mi kredis ke ili mortigos nin ». Tiu polica perforto estas respondo al la protestoj de 80 kamionistoj truditaj labori dum tagoj de 24 horoj en Maungu, apud Voi kaj Mai Mahiu. La strikoj de la kamionistoj paralizis la nordan pasejon de Kenjo ; ili postulas agnoskon de sia sindikato fare de AGILITY kaj traktadon kun respekto.
Retmesaĝo :
Tarek Sultan, Ĝenerala Direktoro de Agility logistics
Mi estas konsternita ekscii ke kenjaj kamionistoj protestantaj kontraŭ neelteneblaj kaj danĝeraj laborkondiĉoj estis frapitaj, forkaptitaj kaj truditaj konduki siajn veturilojn sub minaco de armiloj. Ni petas de vi, Ĝenerala Direktoro de monda ĉeffirmao pri loĝistiko, ke vi intervenu por ĉesigi tuj tiujn perfortajn agresojn de la kenja polico, kaj komencu intertraktadojn kun la sindikato de longdistancaj kamionistoj kaj de la samsektoraj profesioj en la celo haltigi la konflikton.
Sendu retmesaĝon en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2681