18/03/2015
Foto : manifestacianto de la movado Blockupy svinganta portreton de Angela Merkel kun la slogano « rezistado kontraŭ ŝia Eŭropo » AFP / MAJA HITIJ /GERMANY OUT
10.000 manifestaciantoj kontraŭ la rigoreca politiko de Eŭropa Unio blokadis alirejon al la nova konstruaĵo de la Eŭropa Centra Banko (ECB), inaŭgurita en Frankfurto ĉi-merkredon 18an de marto.
Ĉi 18an de marto, inaŭguran tagon de la sidejo de la Eŭropa Centra Banko (ECB), 10.000 manifestaciantoj, inter kiuj la germana Konfederacio de sindikatoj (DGB), kaj kontraŭrigorecaj aktivuloj alvenintaj de pli ol 30 eŭropaj urboj, kolektiĝis en Frankfurto por granda manifestacio.
La movado Blockupy postulas « demokration sen kapitalismo » kaj protestas kontraŭ la rigoreca politiko de la trojko (IMF, MB kaj ECB). La manifestaciantoj ripetas ke ambaŭ novaj turoj de la ECB, taksitaj je 1,3 miliardo da eŭroj, reprezentas « timindan arkitekturon de la potenco », « perfektan simbolon de la distanco kiu apartigas la politikajn kaj financajn elitojn de la loĝantaro ».
Perfortaj alfrontiĝoj
Konsciaj ke la inaŭguro estigos ondon da kontestado, la prezidento de la ECB, Mario Draghi, ne deziris diskonigi tiun inaŭguron. Pli ol 8.000 policistoj estis deplojitaj. Perfortaj alfrontiĝoj kontraŭstarigis manifestaciantojn kaj policistojn. Je la deka horo, la ĵurnalo Frankfurter Rundschau nombris siaflanke pli ol 350 arestadojn.
La aktivuloj de Blockupy anoncis ke je la 17a horo, ili komencos marŝadon tra la centro-urbo, menciitan de la ĵurnalo Der Tagesspiegel.