Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2015 5 06 /03 /mars /2015 21:43
Birmo : 4.000 laboristoj strikas por salajra altigo

06/03/2015

En Birmo, la protestoj de la teksaĵlaboristoj daŭras. La lando, kiu de 2011 komencis procezon de demokratia malfermo, revigligis la disvolviĝon de sia industria aktiveco kaj spertas unu el la plej gravaj momentoj el ĝia historio pro striko de 4.000 laboristoj postulantaj salajran altigon.

Tiujn pasintajn jarojn, la strikoj sin sekvas, malgraŭ malkresko de post 2013, kiam la registaro rajtigis minimuman salajron. Tamen dek kvin tagojn antaŭe, la aktivecoj de la industriaj areoj de Shwe Pyi Thar kaj Hlaing Tharyar malaltiĝis.

Striko por 25 pliaj eŭroj monate

La strikantaj laboristoj postulas salajran altigon po 30.000 kjatoj (25 eŭroj) monate. Post tiu altigo, la salajro atingus po 80.000 kjatoj (67 eŭroj) monate. La teksaĵlaboristoj ankaŭ postulas salajran altigon post la unua jaro da laboro, krom plibonigoj de laborkondiĉoj kaj portempaj kontraktoj.

La polico intervenis por disigi la protestantojn kaj ĉesigi la strikon. La policaj fortoj procedis al evakuado de unu el la uzinoj okupitaj de la laboristoj. Temas pri la firmao E-Land, posedanto de grupo en Singapuro kie miloj da personoj laboras.

https://fashionunited.fr/actualite/business/myanmar-4-000-ouvriers-en-gre-ve-pour-une-augmentation-salariale/201502249061

14 laboristoj persekutitaj pro ribelo

Dek kvar teksaĵlaboristoj estas persekutitaj pro ribelo post striko subpremita de la polico, laŭ la Ŝtata gazetaro, dum la aŭtoritatoj frontas kreskantajn kritikojn pri ilia mastrumado de pluraj manifestacioj.

La laboristoj, ok viroj kaj ses virinoj, riskas ĝis du jaroj da senkondiĉa malliberejo kaj monpunoj en kazo de kondamno.

Ili estis arestitaj merkredon dum ili blokis vojon apud komerca centro en Ranguno por postuli salajrajn altigojn, indikis Global New Light of Myanmar.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/03/06/97001-20150306FILWWW00025-birmanie-14-ouvriers-poursuivis-pour-rebellion.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }