/image%2F0553642%2F20150306%2Fob_9f637f_raif.jpg)
06/03/2015
Por la 8-a sinsekva semajno, Raif Badawi evitas skurĝadon. Dum onidiroj rondiras pri ebla kondamno de Raif Badawi pro apostateco, gravas plu mobiliziĝi.
La 3-an de februaro, lia dosiero estis transmetita al la kriminala Ĉefkortumo de Ĝido, kiu jam juĝis ĝin en majo 2014. La sauda justico ŝajne rejuĝos Raif Badawi-n pro apostateco. Li tiam riskis mortopunon.
KIO ESTAS KRIMO DE APOSTATECO?
Meze de septembro, Sauda Arabio enigis jurajn ŝanĝojn : de tiam, la Ĉefkortumo povas juĝi krimojn de apostateco.
La krimo de apostateco estas krimo riproĉitaj al persono kiu rezignas sian religion. En Sauda Arabio, tiu krimo estas punita per publika senkapigo.
NECERTECO PRI LA SORTO DE RAIF
Ĝis tiam, Internacia Amnestio ne kapablas konfirmi la rekomendojn faritajn de la Ĉefkortumo, kiuj ankaŭ povus favori Raif-n.