Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2015 4 08 /01 /janvier /2015 11:11

08/01/2015

Pli ol 100.000 personoj manifestis sian solidarecon al la gazeto Charlie-Hebdo kaj ties amligitecon al liberecoj, en tuta Francio, kaj en multaj aliaj landoj. Sed jam, ekstremdekstro provas ekspluati la tragedion.

100.000 personoj spontanee kolektiĝis en tuta Francio, inter kiuj 400.000 en Parizo, por manifesti sian funebron, sian solidarecon kaj sian subtenon al esprima kaj gazetara libereco, la 7an de januaro vespere.

Ses horojn pli frue, la redaktejo de Charlie-Hebdo estis la celo de sturmatako. Dek du personoj estis ekzekutitaj en plena redakta kunveno : ok membroj de la redaktejo – la desegnistoj Cabu, Charb, Honoré, Tignous, Wolinski, la ekonomikista ĵurnalisto Bernard Maris, la kronikisto Elsa Cayat, la redakta sekretario Franck Brinsolaro, la agento pri purigado de la firmao Sodexo Frédéric Boisseau. Post la atako, la taĉmento mortigis ankaŭ policiston, Ahmed Merabet, kiu patrolis en la kvartalo kaj krucis la vojon de la sturmatakantoj.

Dum dekoj da miloj da civitanoj, organizaĵoj de la sindikata kaj socia movado, pace kolektiĝis subtene al la maldekstra satira semajna ĵurnalo, ekstemdekstro komencis sian politikan kaj naŭzan ekspluaton de la tragedio. La "Nacia Fronto" interalie postulas referendumon por restarigo de mortopuno. Tiu ekspluato transpasas la naciajn francajn landlimojn. La greka Ĉefministro Antonis Samaras establis paralelon inter la masakro de la redaktejo de Charlie-Hebdo kaj la kontraŭleĝa migrado, vigle atakante la maldekstran movadon Syriza, ĉekape de la voĉdonaj intencoj por la venonta deputita balotado de la 25a de januaro, akuzante ke ĝi volas « amase konsenti naciecon, alireblecon al sanflegado kaj socia protektado al ĉiuj kontraŭleĝaj migrantoj ».

En Francio, kelkaj incidentoj kontraŭ-islamaj jam okazis : pafoj aŭ ŝtonĵetoj kontraŭ preĝejoj en la departementoj Aude kaj Vaucluse, vandalismaj agoj celantaj islaman familion en Vaucluse

« Mi havas senton ke demokratio estas malfortikigita », konfidas la prezidento de la Nacia konsultiĝa komisiono pri homaj rajtoj, Christine Lazerges, dum la vespero memore al la viktimoj, en defendado de libereco kaj kontraŭ malamego, organizita de la retmagazino Mediapart, kiu kolektis multajn ĵurnalistojn.

Ŝi ankaŭ maltrankviliĝas pro « islamofobia kreskado ». Jean-Pierre Dubois, Prezidento de la Ligo de Homaj rajtoj, petas siaflanke ke ni ne falu en « kaptilon », en kiu « niaj landoj vaste falis » post la 11a de septembro 2001. « Kion deziras tiuj homoj, tio estas mortigi, por malkreskigi la liberecojn, timigi la ĵurnalistojn kaj la civitanojn ». Liberecoj kiuj estis simbole defenditaj en la vespero de la 7a de januaro fare de dekoj da miloj da civitanoj, ege malproksimaj de la ekstremdekstra ekspluato. Ĉu tio daŭros post tiu periodo de nacia funebro?

http://www.bastamag.net/JeSuisCharlie-100-000-personnes

Maldekstre : Ŝildeto kiun surhavas manifestaciantoj

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }