09/01/2015
Preskaŭ sep jarojn post la likadoj de nafto en Niĝeria Delto venantaj de naftokondukilo de Shell, la giganta firmao pri nafto finfine konsentis pagi monkompensojn de 70 milionoj da eŭroj al la komunumo Bodo, detruita de la katastrofo. Tiu decido estas rezulto de trijara batalo persisteme kondukita de britaj advokatoj.
Persisteme persekutita antaŭ justico de la londona advokata kabineto Leigh Day, la naftokompanio finfine cedis : en interkonsento konkludita ĵus antaŭ Kristnasko, Shell konsentas pagi 45 milionojn da eŭroj al la 15.600 fiŝkaptistoj de Bodo kaj 25 milionojn al la vilaĝo.
Tiu sumo estas taksata de iliaj defendantoj kiel unu el la plej gravaj sumoj neniam pagitaj al komunumo post ekologia katastrofo.
Shell ankaŭ promesis realigi purigajn operaciojn de la areo poluita de la du amasaj likadoj de 2008 kaj 2009. Anoncante tiun interkonsenton, la advokatoj de Leigh Day esprimis sian kontentigon bedaŭrante samtempe la fakton ke ses jaroj estis necesaj por ke la petrola giganto serioze konsideru la aferon, agnosku la amplekson de la katastrofo kiu detruadis la komunumon Bodo, kaj kiu plu domaĝas la ekosistemon de la Delto.
Tamen, ambaŭ flankoj devis kompromisi ĉar denove pasintjare, dum proceso anonciĝis en majo 2015, la londona kabineto postulis ĉirkaŭ 300 milionojn da eŭroj da kompensoj kontraŭ la 40 milionoj proponitaj de Shell. Finfine, la brita-nederlanda kompanio pagos pli ol ĝi deziris, sed evitas proceson sensacian kaj ege damaĝan al ties reputacio.