01/12/2014
Antaŭ 59 jaroj, la rezisto-gesto de nigra kudristino 42-jaraĝa ekokazigas la Movadon pri Civitaj rajtoj kiu kondukos interalie al abolo de apartismo en Usono.
La 1an de decembro 1955, en Montgomery, en Usono, virino rifuzas cedi sian sidlokon en buso. Eble vi jam aŭdis pri tiu virino, ties nomo estas Rosa Parks. Ŝi estas 42-jaraĝa, ŝi estas kudristino, ties haŭto estas nigra. Kaj en la 50aj jaroj, en la busoj de Mongomery, same kiel en multaj aliaj usonaj busoj, la nigraj vojaĝantoj devas cedi la sidlokojn ĉe la antaŭaĵo de buso… tio estis la leĝo.
Sed tiu 1an de decembro, kiam la ŝoforo petas de Rosa Parks ke ŝi leviĝu por cedi la lokon al blankĥaŭta vojaĝanto, ŝi diras ne. Li minacas voki la policistojn, ŝi respondas : « faru do »
Rosa Parks estas arestita kaj kondukita ĉe la policejo, sed la ribela grajno estas semita.
Post kvin tagoj, la afro-usona komunumo de Montgomery, gvidata de Martin Luther King, decidas bojkoti la busojn de la urbo. Naŭ jaroj da neperforta batalo estos poste necesaj por ke en 1964 la leĝo malpermesu en Usono ĉian diskriminacion bazitan sur raso, haŭtkoloro, sekso, religio aŭ nacieco.