Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2014 3 12 /11 /novembre /2014 21:18
Bangladeŝo : transgenruloj organizas sian unuan marŝadon

12/11/2014

Milo da personoj partoprenis lundon al la unua marŝado de transgenruloj en Bangladeŝo, lando plimulte islama kaj konservativa, de kiam la registaro agnoskis ilin kiel tria genro antaŭ unu jaro. La trafiko estis haltigita sur la stratoj, kutime tre embarasataj en Dako por lasi la transgenrajn manifestaciantojn, konatajn sub la nomo hijraoj en Bangladeŝo, defiladi kantante kaj dancante antaŭ la homamaso.

La marŝantoj, plejparte surhavantaj kolorajn sariojn, deplojadis grandan bangladeŝan flagon kaj flagrubandojn sur kiuj estis legebla : « la tagoj de stigmatizado, diskriminacio kaj regado de timo estas finitaj ». « Mi ne revis vidi iam tiun tagon dum mia vivo », deklaris Sonali, 25-jaraĝa hijrao.

« Ni ĉie estas viktimoj de diskriminacioj ». Oni mokas nin simple ĉar ni sentas nin nek viro nek virino. Sed hodiaŭ tio ŝanĝiĝis. Ni sentas nin kiel normalajn homojn », aldonas Sonali.

Konkurado pri hijraa beleco okazos fine de la monato.

La registaro de la Ĉefministro Ŝeikh Hasina decidis pasintan novembron agnoski la hijraojn kiel trian genron, certigante iliajn rajtojn kaj permesante al ili identiĝi kiel specifa genro en sia pasporto, kaj en ĉiuj aliaj oficialaj dokumentoj. Laŭ la registaro, ili ŝajne estas preskaŭ 15.000 en Bangladeŝo, sed preskaŭ 500.000 laŭ grupoj de defendo pri homaj rajtoj, el loĝantaro de ĉirkaŭ 156 milionoj de personoj.

Dimanĉon, la hijraoj organizis debaton pri siaj rajtoj, kaj konkuradon de la plej talentaj dancistoj kaj kantistoj. Konkurado pri hijraa beleco estas antaŭvidita fine de la monato. La regiona respondeculo de Onusida, Leo Kenny, opiniis ke oni devus ankoraŭ plibonigi agnoskon de iliaj rajtoj, interalie pri ilia aliro al sociaj servoj.

Sekve al la malfermo de la registaro de Ŝeikh Hasina favore al agnosko de la malplimultaj rajtoj, magazino por la komunumo GLATI estis lanĉita komence de la jaro, ne estigante opozicion.

http://www.20minutes.fr/monde/1478059-20141110-bangladesh-transgenres-organisent-premiere-marche

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }