13/11/2014
Mobilizadoj, kelkaj pacaj, aliaj punktitaj per incidentoj, okazis hieraŭ, merkredon, en pluraj ŝtatoj de Meksiko. La manifestaciantoj plu postulas revenon de la 43 malaperintaj studentoj, vivantaj. Sed en Chilpancingo, ĉefurbo de Guerrero, la manifestacioj plej intensiĝas kaj estas pli kaj pli perfortaj. Pluraj centoj da instruistoj atakis la publikajn konstruaĵojn, inter kiuj la regionan parlamenton, kiun ili incendiis.
Se la kolero esprimiĝas en tuta Meksiko, en Chilpancingo, sidejo de la povo de la Ŝtato Guerrero, la manifestacioj estas pli kaj pli perfortaj. Centoj da instruistoj, disidentoj de la nacia sindikato konata pro iliaj radikalaj agoj, komencis detrui, poste flamigis la lokojn de la ministrejo pri Edukado.
Ili poste direktiĝis al la parlamento de Guerrero kiun ili incendiis, inkluzive la duoncirklon kaj la bibliotekon. Ili ankaŭ ruinigis la oficejojn de la regionaj deputitoj. Post pluraj horoj da perfortoj, kies familioj de la 43 malaperintaj studentoj malsolidariĝis, neniu viktimo estis konstatita.
Nun, mobilizadoj okazas ĉiutage, kaj intensiĝas. Mardon, tiuj protestantoj jam incendiis en Chilpancingo la lokan sidejon de la RIP, la reganta partio de la prezidento Enrique Peña Nieto. Lundon, la manifestaciantoj blokis la aliron al la internacia flughaveno de Akapulko, la fama banloko kiu, pro la krizo, spertas fortan malaltiĝon de la nombro de turistoj.