Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2014 3 12 /11 /novembre /2014 16:57

12/11/2014

Du monatojn post la batalhalto decidita en Minsko, la paca perspektivo ŝajnas for. La bataloj rekomencis kaj Rusio sendas helptaĉmentojn kaj materialojn al la separatistoj, sub la rigardoj de la observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), indignas la ĵurnalo Vissoki Zamok.

La militpaŭzo decidita la 5an de septembro en Minsk inter la Kieva registaro kaj la separatistoj estas fora memoraĵo. De pluraj tagoj, la bataloj akriĝas, ambaŭ kampoj perforte ekbatalas per artilerio, ĉefe ĉirkaŭ la flughaveno de Donecko, plu okupata de la alnomitaj ukrainiaj « Kiborgoj ».

La separatistoj ricevas helpon de homoj kaj materialoj el Rusio « sub la rigardo de la observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo », vigle raportas la ĵurnalo Vissoki Zamok.>

« OSKE vidis pasi pezajn materialojn « ĝis tiam nekonatajn » en Donbas, inter kiuj 19 kamionojn sen identigilo, traktantajn haŭbizojn 122 mm », substrekas la Lviva ĵurnalo. Tamen, OSKE memorigas en komunikaĵo ke « ĉiuj partoj engaĝitaj en la konflikto devus labori por respekto de la batalhalto kaj sin deteni je ia ajn agado kiu povus estigi novan eskaladon ». Kio ŝajne jam komenciĝis.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/11/10/des-convois-russes-passent-la-frontiere-sous-le-nez-de-l-osce

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }