Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2014 3 17 /09 /septembre /2014 20:25
Ĉinio : kazoj de leŭkemio en la uzinoj de Apple

17/09/2014

Almenaŭ 13 dungitoj laborantaj ĉe Foxconn, fabrikisto de la produktaĵoj Apple, trafis leŭkemion tiujn pasintajn jarojn, kaj kvin mortis pro tio, laŭ NRO bazita en Honkongo. La produktaĵoj uzitaj en la munto-ĉeno ŝajne estas la kaŭzoj.

Almenaŭ 13 dungitoj laborintaj en la uzinoj Foxconn en Ĉinio trafis leŭkemion, malkaŝas la ĵurnalo Daily Mail. La brita ĵurnalo mencias raporton de NRO bazita en Honkongo, Labour Action China, laŭ kiu tiuj eks-laboristoj, aĝaj je 19-jara ĝis 24-jara, laboris en la produkto-ĉeno de Apple antaŭ diagnozo kaj maldungo. La ĵurnalo ankaŭ emfazas la mankon de informo de kelkaj laboristoj koncerne toksecon de la uzitaj produktaĵoj.

La ĉefo de Feng Honggang, unu el la mortintaj laboristoj, certigis al li ke « la produktaĵoj kutime aplikataj ne estas danĝeraj » ; la junulo tamen malsaniĝis je dudekjaraĝa, post kvar monatoj da laboro dum kiuj li uzadis kiel protekto, nur simplajn ĵetotajn gantojn kaj maskojn.

Tri monatojn poste, la uzino haltigis pagon de la asekuraĵoj, kaj li mortis 23-jaraĝe.

Laŭ la ĵurnalo, lia familio klopodis por ke la loka registaro agnosku lian morton kiel rezulton de profesia malsano. Oni tamen respondis al ili ke la labormedio ĉe Foxconn estas « pura » kaj respektas « la normojn truditajn de la leĝo ».

« La videbla parto de la afero »

La asocio Labour Action China maltrankviliĝas pro tiuj problemaj produktaĵoj, kaj ties ekzekutiva direktoro memorigas ke tiuj dek tri kazoj menciitaj konsistigas nur « la videblan parton de la afero ».

« Multaj aliaj laboristoj de Foxconn suferas pri tiu profesia malsano », li aldonis.

Apple indikis ke ĝi kondukas nun « tre seriozajn enketojn » pri tiu temo. Samtempe, Foxconn dementas la akuzojn laŭ kiuj ĝi uzigis benzenon kaj heksanon de la laboristoj. Apple plie rezignis pri uzado de tiuj ambaŭ produktaĵoj en la munto-ĉenoj de iPhone, iPad, iPod kaj de la komputilo Macintosh, anoncis la firmao en komunikaĵo diskonigita la 13an de aŭgusto.

Grava risko de leŭkemio

Tiuj du produktaĵoj, ofte ĉeestantaj en la elektronika industrio, estas supozataj pligravigi la riskon trafi leŭkemion. Ilia uzado estos ekde nun malpermesata ĉe Foxconn, la tajvana firmao kies uzinoj estas instalitaj en Ĉinio. Ĉefa fabrikisto de Apple en la mondo, ĝi dungadas 230.000 laboristojn kiuj produktas tie ĉirkaŭ 2 milionojn da iPhone ĉiusemajne.

La ĵusa lanĉado de novaj produktaĵoj de la marko Apple estigis novan ondon da aĉetado fare de la Ĉinoj, sed la lando tamen ne figuras inter la plej gravaj merkatoj por la vendo de la novaĵoj de la grupo. Kelkaj Ĉinoj konsentas pagi la novan poŝtelefonon je duobla prezo (ĉirkaŭ 1.600 eŭroj) por havigi ĝin al si ekde ties apero. Ili aĉetas ĝin pere de « griza merkato » kiu organiziĝas en Honkongo, laŭ la ĉina informa retpaĝaro Wangyi.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/09/16/des-cas-de-leucemie-dans-les-usines-d-apple

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }