06/05/2014
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/subteno-al-la-strikantaj-paperlaboristoj
Dua serio da strikoj komenciĝis en unu el la uzinoj de paperpasto kaj papero en Azio – ĉe Sinar Mas en Indonezio. Inter aliaj depostuloj, la strikantoj, membroj de la sindikato de paperlaboristoj de Pindo Deli petas starigon de intertraktadoj pri minimuma salajro.
En marto, la membroj de la sindikatoj de paperlaboristoj Pindo Deli en unu el la uzinoj de la grupo APP en Azio - Sinar Mas en la distrikto Karawang en Indonezio, ekstrikis por akiri rekomencon de intertraktadoj fare de la direkcio, kaj diskuti pri la minimuma salajro decidita de la distrikto de la guberniestro de la provinco de Okcidenta Javo.
Kvar serioj da intertraktadoj finiĝis per malsukceso. Poste, la direkcio deklaris la strikon kiel kontraŭleĝan kaj intervenigis la policon kontraŭ la strikantoj.
La salajroj de ĉiuj sindikataj respondeculoj estis kontraŭleĝe reduktitaj. En aprilo, la salajruloj komencis duan strikon.
Subtenu la strikantojn de unu el la plej grandaj uzinoj de paperpasto en la mondo partoprenante la kampanjon de LabourStart.
http://www.industriall-union.org/fr/soutien-aux-travailleurs-du-papier-en-greve-en-indonesie