Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2014 2 06 /05 /mai /2014 14:50
Aŭstralio : Ni postulu tujan haltigon de la projekto Alpha Coal !

06/05/2014

Situanta en Aŭstralio, Alpha Coal estas katastrofa projekto pri karbo-ekspluatado kaj eksportado al aziaj merkatoj. La projekto Alpha Coal entenas gigantan subĉielan minon en la baseno de Galileo, fervojon je 495 kilometroj kaj havenan plietendiĝon plenkore de la Granda Rifbariero.

Aŭstralio : Ni postulu tujan haltigon de la projekto Alpha Coal !

Danĝero

Alpha Coal emisios en 30 jaroj ĉirkaŭ 1,8 miliardon da tunoj da karbona dioksido, forcejefika gaso respondeca pri la klimata malreguliĝo en grava kreskado.

La banko Société Générale subtenas tiun projekton kun aktiva rolo en la studaĵoj pri farebleco kaj financaj esploroj.

Pro tio, ĝi kontribuos transformi la Grandan Rifbarieron al mara karbo-aŭtovojo.

Malgraŭ la averto lanĉita de UNESCO, la Société Générale tiel minacas la biodiversecon de unu el la plej riĉaj ekosistemoj de la planedo.

50.000 laborpostenoj en rekta rilato kun la Granda Rifbariero estas tiel minacitaj.

Fine, Alpha Coal kaptos plejparte el la akvo-resursoj de la regiono Baseno de Galileo, kio endanĝerigos la loĝantojn kaj la surlokan agrikulturon.

Ni povas malhelpi Alpha Coal-n :

Alpha Coal povas esti haltigita ! La firmao GVK je origino de la projekto estas ege ŝuldigita.

La eksigo de Société Générale estus forta bato por tiu projekto.

Kampanjo kondukita de ATTAC kaj Teramikoj celas akiri tiun eksigon.

Batalante de la komenco kontraŭ la bankoj socie kaj ekologie nerespondecaj, la asocio Bizi decidis kontribui !

Aŭstralio : Ni postulu tujan haltigon de la projekto Alpha Coal !

Operacio « Resendo al sendinto » :

La Ĝenerala asembleo de Société Générale okazos la 20an de majo 2014 en Parizo.

Se tiam, Société Générale ne publike anoncos sian eksigon el la projekto Alpha Coal, Bizi planas elverŝi 1,8 tunon da karbo antaŭ la sidejo de la regiona direkcio de Société Générale en Bajono.

Ni realigos tiun agadon inter la 21an de majo kaj la 5an de junio, monda tago de medio.

Tiu 1,8 tuno da karbo konstituos resendon al sendinto por protesti kontraŭ tiu projekto de emisio de 1,8 miliardo da tunoj da CO2 en atmosferon.

https://www.youtube.com/watch?v=QzkJxKwYyrY#t=39

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }