Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2014 6 15 /03 /mars /2014 19:09
Irano : Unuiĝintaj Nacioj kondamnas la pendumadon de junulino kontraŭvole edziniĝinta

15/03/2014

Sendependaj ekspertoj de UN esprimis merkredon sian konsternon fronte al multobligo de ekzekutoj en Irano, inter kiuj la antaŭnelonga pendumado de junulino mortokondamnita en « tre dubindaj » kondiĉoj, raportas la informservo de UN.

Farzaneh Moradi, kontraŭvole edziniĝinta je 15-jaraĝa, estis pendumita la 4an de marto pro la murdo de sia edzo (Human Rights Voices)

Farzaneh Moradi, 26-jaraĝa, sed kiu estis kontraŭvole edziniĝinta je 15-jaraĝa, estis pendumita la 4an de marto en la prizono de Esfahano post mortokondamno pro la murdo de ties edzo. Ŝi konfesis la murdon antaŭ ses jaroj, sed ŝi poste eksplikis ke la vera murdisto konvinkis ŝin ke ŝi konfesu la murdon sub la preteksto ke juna patrino ne estos ekzekutita. La tribunalo ne akceptis konsideri la retiriĝon de la konfeso.

« Tiu terura kazo montras la necesecon tuj starigi moratorion pri mortopuno en la Islama Republiko de Irano », deklaris la Speciala raportisto de UN pri la situacio de homaj rajtoj en tiu lando, Ahmed Ŝaheed, aldonante ke tiu kazo kaj multaj aliaj levas dubon pri la ekzistado de laŭregulaj proceduroj.

« La aŭtoritatoj plu ekzekutas multajn individuojn, malgraŭ la seriozaj zorgoj pri aliro al justaj procesoj », substrekis la Speciala raportisto pri ekster-juĝaj ekzekutoj, senjuĝaj aŭ arbitraj, Christof Heyns.

Aliparte, Kanado esprimis pasintmonate siajn zorgojn pri la pliintensiĝo de ekzekutoj en Irano kaj ties malobservado de homaj rajtoj, « dum la lando provas plibonigi sian reputacion en la internacia scenejo ».

Almenaŭ 176 personoj ŝajne estis pendumitaj en Irano de post la jarkomenco kaj la ekzekutoj estas en konstanta kresko de somere 2013. La plimulto de ekzekutoj estas ligitaj al deliktoj pri narkotaĵoj, kio estas malobservado de la internaciaj juraj normoj laŭ kiuj mortopuno devas esti rezervita al « plej gravaj krimoj », substrekas UN.

« S-no Moradi estis viktimo eĉ antaŭ sia pendumado. Ŝi estis eksa edzin-infano kiu ne povis fuĝi sian edzon pro la kutimaj normoj kaj la juraj obstakloj al divorco en Irano », eksplikis siaflanke la Speciala raportisto pri perforto kontraŭ virinoj, ĝiaj kaŭzoj kaj konsekvencoj, Raŝida Manjoo.

Siaflanke, la Speciala raportisto de UN pri torturo, Juan Mendez, asertis ke « La krueleco de tiu ekzekuto estas nekontestebla interalie ĉar la konfeso estis trude akirita, kio estas profunde maljusta.

http://www.45enord.ca/2014/03/onu-condamne-pendaison-jfarzaneh-moradi-jeune-iranienne-mariee-de-force/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }