Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2014 7 16 /03 /mars /2014 11:58

16/03/2014

Ĉirkaŭ 50.000 personoj manifestaciis sabaton en Moskvo kontraŭ la « okupacio » de Krimeo kaj la politiko de Vladimir Putin. Sammomente, milo da manifestaciantoj apogis la Kremlan politikon, sur la Ruĝa placo.

Ĉirkaŭ 50.000 personoj manifestaciis, laŭ ĵurnalistoj de AFP. Mobilizado malofte vidita de post la grandaj manifestacioj kiu antaŭis kaj sekvis la revenon de Vladimir Putin en la Kremlo, en 2012. La polico elvokis ciferon de 3.000 personoj.

La defilado, organizita alvoke de opozicia kolektivo, deiris de la placo Puŝkin kaj alvenis avenuon Saĥarov, el la nomo de la sovetunia eks-disidento, kie okazas mitingo.

« Ne tuŝu Ukrainion »

« Ne tuŝu Ukrainion ! », « Ne al milito ! », ankaŭ esprimis afiŝtabuloj svingitaj en la ĉiuaĝa homamaso, kun flagoj rusaj kaj ukrainiaj. « Ne al referendumo sub armilminaco ! », esprimis alia slogano, elvokante la referendumon pri aneksado al Rusio de la ukrainia duoninsulo de Krimeo, plimulte rusparolanta kaj investita de post la fino de februaro fare de miloj da armitaj viroj kiuj supozeble estas rusaj militistoj.

« Mi opinias ke Krimeo estas Ukrainio, eĉ se plimulte el la homoj estas rusoj, ili devas solvi problemojn kun sia Ŝtato, tio ne koncernas Rusion », diris Alla, eks-instruistino 71-jaraĝa kiu ne deziris liveri sian nomon. « Tio estas milito, okupacio neakceptebla de civilizita Ŝtato », ŝi aldonis.

Manifestaciantoj skandis « Ne al la potenco de Ĉekistoj ! », aŭ « Navalnij », nomo de la ĉefa opoziciulo al la prezidento Putin, kiu ankaŭ estas persekutita kaj asignita en Moskvo.

Manifestacio subtene al Putin

Sammomente, pluraj miloj da personoj – 15.000 laŭ la polico - kolektiĝis apud la placo de la Revolucio kaj la Kremlo, alvoke de naciistaj organizaĵoj, kun flagrubandoj subtene al la politiko de Vladimir Putin.

« Majdan ne okazos en Moskvo ! » ekkriis la parolantoj, aludante la nomon de la placo de Sendependenco en Kievo, la ukrainia ĉefurbo, kie dum tri monatoj manifestacioj okazigis fine de februaro la defalon de la prezidento Viktor Ianukoviĉ, rifuĝinta de tiam en Rusio, kaj starigon de nova por-okcidenta potenco.

Multaj junuloj surhavis ruĝajn ventoŝirmilojn kun surdorse la konturaj desegnaĵoj de eks-USSR kaj la surskriboj « CCCP 2.0 », aludo, sammaniere ol informadikaj programaroj, al nova Sovetunio.

http://www.france24.com/fr/20140315-russie-manifestation-moscou-ukraine-crimee-occupation/

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }