Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 janvier 2014 2 07 /01 /janvier /2014 22:43

07/01/2013

La Pussy Riot liberigita fine de decembro petas de la interretanoj plendi masive al la rusaj aŭtoritatoj kontraŭ la malbonaj traktadoj en malliberejo.

Apenaŭ elirinta el la karceroj de la rusa kampo IK-2, famkonata pro ties teruraj detenaj kondiĉoj, Nadieĵda Tolokonnikova plu agadas.

En libera artikolo publikigita la 5an de januaro en la angla retpaĝo de Huffington Post, la membro de la rusa kontestanta grupo Pussy Riot kuraĝigas la interretanojn mobiliziĝi favore al la rusaj virinoj malliberigitaj.

« Kial tio estas grava por mi labori pri la rusa karcera sistemo ? Ĉar multaj virinoj enkarcerigitaj diras al mi : mia revo estas malsaniĝi je tuberkulozo, nur por eliri el la malliberejo IK-2 ! […] Ili estas frapitaj per klaboj, ferbastonoj kaj botetoj », atestas Nadieĵda Tolokonnikova.

Kun du aliaj virinoj viktimoj de malbonaj traktadoj en malliberejo, inter kiuj ŝia eks-kolego de Pussy Riot Maria Alekhina, ili ĵus kreis organizaĵon dediĉitan al tiu batalo : « Justeca Areo », kiun ili priskribas kiel « platformo ebliganta al la personoj zorgantaj plibonigi la ĉiutagaĵon de la malliberulinoj, agadi kunkune ».

 

REPREZALIOJ

En sia artikolo, Nadieĵda Tolokonnikova eksplikas kiamaniere la rusaj aŭtoritatoj, post ilia enkarcerigo, provas hodiaŭ silentigi ilin denove kiel aktivuloj.

« Ili provas nun ĝeni la aktivecojn de « Justeca Areo » ostaĝigante la amikinon de niaj kolegoj ». Vika Dubrovina, la junulino pri kiu temas, nuntempe enkarcerigita en IK-2, estas tiel sendita en « punĉelon », de post la kreado de Justeca Areo.

La Pussy Riot alvokas ĉiujn personojn koncernatajn de la defendo de tiuj malliberaj virinoj partopreni al renovigo de la rusa juro.

Por tio, tri etapoj kadre de kolektiva agado : 1) alvoki la malliberejon IK-2 por peti haltigon de la torturo – la telefonnumeroj estas en la artikolo. 2) plendi al la rusaj aŭtoritatoj kaj 3) disvastigi tiun artikolon tra la retoj.

http://www.liberation.fr/monde/2014/01/07/nadejda-tolokonnikova-en-campagne-pour-les-prisonnieres-russes_971144

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }