/image%2F0553642%2F20230212%2Fob_905402_ob-119d3e-oradour.jpg)
08/01/2014
88-jaraĝa germano estis kulpigita pro murdo kaj kompliceco de murdo, ĉar li partoprenis la masakron de Oradour-sur-Glane (Haute –Vienne), dum kiu 642 loĝantoj de tiu franca vilaĝo estis mortigitaj en junio 1944, indikis merkredon la tribunalo de Kolonjo (Germanio).
Kun aliaj membroj de la regimento, li unue pafmortigis 25 virojn per mitralo en garbejo. Li poste atingis la preĝejon, kie kolektiĝis pluraj centoj da virinoj kaj infanoj, kiuj estis masakritaj per eksplodoj, grenadoj, aŭtomataj armiloj. Tiam la preĝejo estis incendiita, precizigis la tribunalo. Ŝajne la eks-Waffen-SS estis komplico de tiu buĉado plenumante « gardadon proksime de la preĝejo ». Li eble eĉ transportis bruligaĵon, detaligis la tribunalo.
Ne certas tamen, ĉu proceso povu okazi, kaj ĉu tiu pensiulo, kiu vivas en la ĉirkaŭaĵoj de Kolonjo, povu esti juĝita, indikis germana jura informfonto. La Centra oficejo taskita pri enketo koncerne naziajn krimojn, situanta en Dortmund (okcidente), decidis kulpigi lin, kadre de nova jura proceduro pri la masakro de Oradour-sur-Glane, komencita en oktobro 2010. Kvin aliaj personoj estas celumitaj pro la samaj faktoj.
Finfine, la germana justico rezignis pri la proceduro, pro manko de solidaj pruvoj, koncerne lian efektivan kaj aktivan partoprenon al la masakro.
La masakro de Oradour-sur-Glane estas la plej abomeninda nazia krimo, kiun Francio spertis dum la Dua Mondmilito. Lastan 4an de septembro, iom pli ol 69 jarojn post la faktoj, ambaŭnacia omaĝo estis dediĉita al la viktimoj fare de la franca prezidento François Hollande kaj lia germana samrangulo Joachim Gauck, unua germana Ŝtatestro, kiu vizitis tiun martiran vilaĝon.
Ambaŭ Ŝtatestroj, ĉekape de ambaŭ landoj antaŭe militintaj, troviĝis tiam manenmane kun postvivanto en la preĝejo, kie okazis la murdado. Simbola bildo, kiu memorigis la manpremon en 1984, de François Mitterrand kaj de la ĉi-epoka germana prezidento Helmut Kohl, dum historia vizito en Douaumont, apud Verduno (Meuse), kie disvolviĝis mortigaj bataloj dum la Unua Mondmilito.