Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2014 7 26 /01 /janvier /2014 17:25

26/01/2014

Kelkiuj el la lastaj ĉasistoj-plukistoj en Kenjo estas minacitaj pri elpelado el sia pra-arbaro en la nomo de « konservado » post finiĝo, pasintan lundon, de la templimo trudita de la registaro.

De centoj da jaroj, la tribo Sengwer prizorgas la arbaron Embobut, okcidente de Kenjo,  kaj aspiras restadi sur siaj teroj kaj protekti la arbaron, kie iliaj prauloj estas enterigitaj. La kenja registaro asertas, ke ĝi protektas la arbaran biodiversecon elpelante tiujn, kiuj ĉiam domaĝis ĝin.

La arbargardistoj kaj la polico, kiu parkumis proksime jam alvenis en la arbaro. Pluraj familioj Sengwer devis forlasi siajn domojn.

Oni taksas je 13.500 Sengwer la nombron de personoj, kiuj vivas en la arbaro Embobut. Ankaŭ konata sub la nomo Ŝerangani, tiu tribo de ĉasistoj-plukistoj vivas en la montetoj Ŝerengani, norde de la Rifta Valo. Ili ankaŭ praktikas terkultivadon kaj bredadon de brutaro.

La Sengwer estis senposedigitaj de granda parto el siaj teroj, fare de la brita kolonia administracio komence de la 20a jarcento. La ceteraj teroj de tiam estis deklarita kiel arbaraj rezervejoj kaj unu el iliaj plej gravaj ĉasejoj aliformiĝis al protektata areo, konata kiel Nacia Parko Saiwa Swamp. Ili suferis pli ol dudek elpeladojn de la arbargardistoj de post la 80aj jaroj.

Pasintan jaron, la Sengwer plendis kontraŭ projekto financita de la Monda Banko, kiu minacis ilin pri elpelado el iliaj praaj teroj, modifante la limojn de la arbaraj rezervejoj.

Tiuj minacoj de elpeladoj malobservas konstitucian rajton de la tribo al libera konsento, antaŭa kaj klera, ordonon de la Alta Kortumo en marto 2013, kaj la internaciajn akordojn pri konservado subskribitajn de Kenjo. La Konvencio pri biodiverseco, ekzemple, devigas la registaron respekti kutiman kaj daŭripovan uzadon de la arbaraj resursoj fare de la Sengwer.

Survival asociiĝis al internacia alvoko diskonigita de la Sengwer kaj la NRO Forest Peoples Programme responde al la minacoj pri elpeladoj.

http://www.survivalfrance.org/actu/9878

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }