Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2014 6 25 /01 /janvier /2014 21:59
Aŭstrio : miloj da manifestaciantoj kontraŭ ekstremdekstro

25/01/2014

Kiel ĉiujare, la aŭstria ekstremdekstra partio FPÖ organizis vendredon vespere sian jaran balon en la Vintra imperia palaco de Vieno, Hofburg.

Kaj kiel ĉiujare, miloj da manifestaciantoj kolektiĝis provante « malhelpi la plej grandan kolektiĝon de la ekstremdekstra eŭropa elito. » Kelkaj incidentoj okazis.

Ĉirkaŭ Hofburg, tre vasta areo estis fermita. Kaj pli ol 20.000 policistoj estis amasigitaj laŭlonge de duobla vico da metalaj bariloj.

La tri defiladoj kolektis almenaŭ 6.000 personojn laŭ la polico, kaj ĝis 10.000 laŭ la publika televido ORF. Ĉe la fino de tiu kolektiĝo okazis alfrontiĝoj. Laŭ polica komunikaĵo, deksep manifestaciantoj kaj kvin policistoj estis vunditaj.

Kelkajn monatojn antaŭ la eŭropa balotado, la famulo de tiu balo estis la ĉefo de FPÖ Heinz-Christian Strache. Lia partio estas de nun la tria politika forto en Aŭstrio kun 20,5% el la voĉoj en la deputita balotado de septembro 2013.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }