Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 novembre 2013 7 10 /11 /novembre /2013 14:45
La eŭropaj firmaoj plu poluadas Afrikon

10/11/2013

Du britaj grupoj estas akuzitaj elverŝi senpune siajn forĵetaĵojn en Ganao kaj Niĝerio.

Mardon 5an de novembro, la Ne-Registaraj Organizaĵoj Green Cross kaj Blacksmith publikigis liston de la plej poluitaj lokoj en la mondo.

Krom Bangladeŝo kaj Indonezio, en la listo figuras du teritorioj de Gvinea Golfo : la rubujego de Agbogloŝi kaj la Niĝera delto.

Inter la 2000 lokoj esploritaj en 49 landoj, tiuj regionoj dense loĝataj de Ganao kaj Niĝerio samrangas kiel Ĉernobilo aŭ la industria urbo Norilsk, en okcidenta Siberio.

Nu, ili ankaŭ estas utiligitaj kiel elverŝejoj de du britaj firmaoj : Shell kaj Environcom.

En la antaŭurbo de Akrao, Agbogbloŝi figuras kiel unu el la plej grandaj subĉielaj rubujegoj en la mondo. La centro pri traktado de forĵetaĵoj specialiĝis en akceptado de malnovaj eluzitaj elektronikaj aparatoj kiuj, plimulte, venas de norda Mediteraneo. Tiuj forĵetaĵoj « submetas 40.000 personojn al poluado je plumbo, hidrargo kaj kadmio », laŭ la raporto de ambaŭ asocioj. Oni taksas ke nur malgrandega parto de vrakoj estas traktata per konvencia maniero.

Lundon 4an de novembro, The Guardian malkaŝis ke la brita firmao pri reciklado Environcom utiligas tiun rubujegon el intensa maniero kaj, laŭ la akuzoj de la ganaa registaro, tute kontraŭleĝe.

« Environcom organizis la transporton de 37 konteneroj, t.e preskaŭ 4.000 uzitaj fridujoj, al kreitaj rubujegoj en Ganao », deklaris Victor Owusu, porparolanto de la komisiono pri energio en Akrao.

Ganao alprenis aranĝojn por malpermesi eniron de poluaĵoj sur sia teritorio, tamen tio ne haltigis la britan grupon. Du monatojn post la leĝo, kargoj plu alvenis. Por pruvi siajn asertojn, The Guardian aperigas la korespondaĵojn de la firmao kun la ganaa registaro. La 21an de junio 2013, la direktoro de Environcom minacis :

« Ni laboris je investado de pluraj milionoj da pundoj en Ganao. Via lasta respondo pri malpermeso de eksportado de forĵetaĵoj kondukis nin rekonsideri tiun projekton kaj rigardi al aliaj merkatoj en Okcidenta Afriko. »…

« Ili opinias ke en Afriko, ili povas fari ĉion, kion ili volas »

En Niĝerio, Shell troviĝas kore de la akuzoj. Fakte la petrolisto emas minimumigi la median efikon de siaj ekstraktaj operacioj sur la niĝeria teritorio. »

« Ĝiaj oficialaj deklaracioj pri la efiko de sia agado sur la Niĝera delto estas ofte eraraj. Shell ne hezitas aserti ke la enketoj pri la elverŝadoj de hidrokarbidoj estas fidindaj, ke la lokoj estas purigitaj, dum en realeco ĝi strikte kontrolas ĉiujn informajn elementojn » akuzas la raporto de Internacia Amnestio.

En ambaŭ kazoj, la plurnaciaj firmaoj asertas sian sincerecon. Pri kio dubas S° Owusu:

« Mi scias ke en Britio afero tia ne okazus. Mi opinias ke laŭ ili, en Afriko ili povas fari ĉion, kion ili volas ».

http://www.slateafrique.com/409735/pollution-afrique-classement

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }