Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2013 6 09 /11 /novembre /2013 13:30
Grekio : Skurioj : 9an de novembro 2013 – tutmonda agadtago kontraŭ la orminejoj en Ĥalkidiko

09/11/2013

Tio, kio okazas

Ĥalkidiko estas el tiom natura beleco ke ĉiujare, ĝi estas inundita de turistoj kiuj venas el la tuta mondo. En okcidenta parto de Ĥalkidiko, troviĝas la praa arbaro de Skurioj.

De kelkaj jaroj, la plurnacia minfirmao Eldorado Gold estas instalita en Skurioj kaj, kun helpo de surlokaj potencaj privataj interesoj, komencis ekspluati minajn ekstraktadojn grandskale.

Tiel, la neriparebla detruado de la ekosistemo de Skurioj estas jam komencita estigante gravajn danĝerojn de poluado de grundo kaj grundakvejo de la tuta okcidenta Ĥalkidiko per pezmetaloj.

Kiam maljusteco estas leĝo

Ni loĝas en Ĥalkidiko kaj ni estas fiŝkaptistoj, terkultivistoj, bredistoj, abelistoj, aferistoj kaj sciencistoj. Entute, ni estas homoj kiuj amas nian landon.

Kiam, antaŭ pluraj jaroj, ne petis de niaj aŭtoritatoj informojn kaj publikan konsultadon pri la ora ekstraktado en nia regiono, ili prokrastis la aferon kiu fakte neniam okazis.

Kiam ni petis opinion de neŭtraj sciencistaj instancoj pri la potencialaj efikoj de la ekstraktado sur niaj vivoj, ili eksplikis al ni ke la detruado fariĝos neriparebla, tiom por ekosistemo kiom por la regiona ekonomio.

Kiam ni submetis la aferon al taŭgaj tribunaloj, tiuj-ĉi procedis al kontrolo de la leĝkonformo de la ekstraktad-permesiloj, ne decidante pri la enhavo kaj do, ne pri la detruado.

Kiam ni manifestaciis kontraŭ la minejoj, specialaj fortoj de la polico intervenis samkiel okupada armeo, kun perforto kaj teroro kontraŭ ni kaj niaj infanoj.

Kiam, en aŭgusto, estis oficiale anoncite ke en la vilaĝo Neoŝori, kiu troviĝas en nia regiono, la trinkebla akvo ne plu estas trinkebla pro ĝia enteno en arseniko, la Ŝtato ne plenumis enketon por koni la potencialan ligilon inter la ĉeesto de arseniko en la akvo kaj la boradoj realigitaj de la minfirmao proksime de la fontoj kiuj provizas la vilaĝon je akvo.

Kiam, tute freŝdate, la institucioj de Eŭropa Unio ekzamenis la ŝtathelpon al « investadoj », la Kortumo de Eŭropa Unio kondamnis Grekion ĉar ĝi akordis al la ekstraktadaj firmaoj de Ĥalkidiko milionojn da eŭroj da kontraŭleĝaj helpoj.

Kiam ni iras en la arbaro Skurioj por prizorgi niajn abelujojn, ni renkontas armitajn homojn de Eldodado Gold kiuj kontrolas niajn identecojn kaj malpermesas al ni aliron.

Kaj nun, la greka Ŝtato kvalitigas nian movadon de « krima movado » kaj similigas niajn aktivecojn al la krima aktiveco de la nazia Ora tagiĝo. Ĝi malliberigis kvar el la loĝantoj kaj komencis persekutojn kontraŭ dekoj da aliaj, atribuante juran karakteron al la perforto kaj maljusteco de kiuj ni estas viktimoj.

Rezisti estas devo

Ni estas loĝantoj de Ĥalkidiko kaj solidaraj grekoj el la tuta lando. De tri jaroj, ni surstratiĝas por lukti por nia lando. Ni postulas ne nur niajn rajtojn. Ni postulas nian vivon kaj estontecon, la vivon kaj estontecon de niaj infanoj.

Ni estas solidaraj kun iu ajn persono kiu luktas por vivo, egaleco, libereco, digneco. La puno kaj subpremo de la luktoj de sociaj movadoj kiuj subtenas la fundamentajn rajtojn reprezentas la solan reagon de la potenca sistemo en paniko.

Nia devo estas la protekto, parolante laŭte, de ĉiuj kiuj rezistas kontraŭ arbitra sinteno de la potenco. Ni opinias ke, unuiĝintaj, ni estas fortaj.

Ni lanĉas alvokon por ke, sabaton 9an de novembro, manifestacioj, eventoj, agadoj okazu en la tuta mondo por ĉesigi la persekutadojn kaj malliberecon de la loĝantoj kiuj luktas, kaj por ke tuj haltu la ekstraktadajn aktivecoj en Ĥalkidiko.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }