Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2013 5 29 /11 /novembre /2013 17:44
Hispanio : la polemiko furiozas pro la pikdratoj de Melilo

29/11/2013

La hispana registaro ricevis multajn kritikojn en la nomo de la opozicio mardon pri sia decido instali pikdratojn en kelkaj lokoj de la landlimo inter Maroko kaj la enklavo Melilo por fronti la kaŝmigradon.

« Ili iru ĉiuj tri ĉe la landlimo, ili vidu kio estas tie-for », lanĉis la porparolanto de la socialista partio ĉe la deputita kongreso, Soraya Rodriguez, al la Ĉefministro Mariano Rajoy, al la numero du de la registaro Soraya Saenz de Santamaria kaj la ministro pri internaj aferoj, Jorge Fernandez Diaz.

« Se ili dubas, ili tuŝu ĝin kaj vidu la lezojn kiujn kaŭzas tio », ŝi aldonis antaŭ gazetaro.

La ministro pri internaj aferoj pravigis lundon tiun aranĝon. Ĝi estis forigita de la landlimo en 2007, kaj poste parte relokigita pasintan monaton, opiniante ke temas pri « neagresa elemento » de malspersvado kaj povas okazigi nur malgravajn kaj supraĵajn vundetojn ».

Dek unu kilometrojn longa kaj sep metrojn alta, la triobla landlimo kun kradaĵoj kiu ĉirkaŭas la hispanan urbon Melilo, norde de Maroko, celas lukti kontraŭ kaŝmigrado venanta de subsahara Afriko.

Tiam regita de socialistoj, Hispanio instalis en 2005 pikdratojn kiuj estis forigitaj en 2007, ĉar la migradpremo malkreskis. Similaj pikdratoj estis samepoke instalitaj en Ceŭto, alia hispana enklavo norde de Maroko, sed neniam forigitaj.

La decido de la hispanaj aŭtoritatoj, en oktobro, reinstali tranĉajn pikdratojn en la supera parto de la landlimo, en la celo « plifortigi la sekurecon » en kelkaj lokoj, estigis kontraŭstarojn de la asocioj pri homaj rajtoj kaj opozicio akuzante la dekstran registaron respondi al la migradpremo per ekscesaj rimedoj.

Eĉ la ĝenerala prokuroro de la hispana ŝtato, Antonio Torres-Dulce, opiniis la 19an de novembro ke la instalado de tiuj pikdratoj ne estas « leĝkonforma » kaj petis komencon de enketo.

La socialista opozicio prezentis la postan tagon rezolucion en la Deputita Ĉambro, petante de la registaro ke ĝi forigu la pikdratojn. Tiu rezolucio estis repuŝita de la dekstra plimulto.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/1505/Monde/article/detail/1747494/2013/11/26/La-polemique-fait-rage-autour-des-barbeles-de-Melilla.dhtml

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }