Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2013 4 28 /11 /novembre /2013 22:27

28/11/2013

Studaĵo emfazas la 90 entreprenojn, kiuj plej produktis forcejefikajn gasojn. La petrolentreprenoj Chevron, ExxonMobil, BP kaj Shell estas unuaj. Inter la francaj grupoj, Total kaj la cementista Lafarge estas la entreprenoj, kiuj plej kontribuas al emisioj de CO2 kaj metano.

Du trionojn el la mondaj emisioj de forcejefikaj gazoj akumulitaj en atmosfero dekomence de la industria revolucio emisiis nur … 90 firmaoj !

La esploroj kondukitaj de Richard Heede ĵus estis publikigitaj de la scienca revuo Climatic Change.

Tiu studaĵo taksas la kvantojn da CO2 kaj metano forĵetitajn de la plej grandaj privataj kaj publikaj produktantoj da kruda petrolo, karbo kaj cemento.

« 90 firmaoj sur la listo de la ĉefaj emisiantoj produktis 63% el la mondaj akumulitaj emisioj da metano kaj karbona dioksido inter 1751 kaj 2010, t.e ĉirkaŭ 914 miliardojn de tunoj da emisioj da CO2 », malkaŝas The Guardian, kiu inventaris tiujn 90 unuojn en interaktiva infografio :

Kiuj estas la kompanioj kiu kaŭzas la tutmondan varmiĝon?

Krom sep firmaoj produktantoj de cemento, ili ĉiuj estas firmaoj pri energio produktantaj karbon, petrolon kaj gason.

La kvin unuaj privataj firmaoj estas la usonaj petrolaj gigantoj Chevron (3,5% el la emisioj) kaj ExxonMobil (3,2 %), la brita BP (2,4 %), la nederlanda Shell (2,1 %) kaj la usona firmao ConocoPhillips (1,1 %).

La franca firmao Total situas je la 7a rango el la plej gravaj poluantoj de la privata sektoro kun 0,8% el la emisioj. Flanke de la cementistoj, oni trovas la francan grupon Lafarge.

La studaĵo indikas, ke duono el la emisioj de tiuj 90 « gravaj emisiantoj » estis elĵetitaj de post 1986, kio montras je kia grado la uzado de la fosiliaj brulaĵoj akceliĝis dum tiuj tri pasintaj jardekoj.

Laŭ Greenpeace, « La analizoj de R. Heede ebligas identigi kiuj estas la poluantoj, kiuj devas redukti siajn emisiojn kaj engaĝiĝi en ne-ekstrakto de resursoj ĝis nun ne-ekspluatitaj ».

En la nuna ritmo, la mondo elĉerpos post 30 jaroj sian « karbonan buĝeton », t.e la kvanton da karbona dioksido, kiun ĝi povas emisii antaŭ eniro en la danĝeran areon de la 2°C da varmiĝo, avertis la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) pasintan septembron.

« Estos baldaŭ tro malfrue, opinias la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon. Niaj manieroj de konsumado estas neakordigeblaj kun la sano de la planedo ».

Lasi la hidrokarbidojn en la grundo por eviti la klimatan kaoson tamen ne estis diskutata objekto de la lastaj traktadoj pri klimato, kiuj finiĝis en Varsovio la 23an de novembro.

« Ĉion, kion ni havas, estas vento », ekdiris la Bangladeŝa negocisto.

http://www.bastamag.net/article3576.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }