Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2013 5 11 /10 /octobre /2013 16:28
Mediteraneo : sufiĉe da mortoj!

11/10/2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/e%C5%ADropo-lampedusa-kial-la-fi%C5%9Dkaptistoj-ne-sukuris-la-ka%C5%9Dvoja%C4%9Dantojn

La malapero de pli ol 300 migrantoj (virinoj, infanoj, viroj) kiu ĵus okazis marvaste de la insulo Lampedusa indignigas la demokratojn el la tuta mondo.

Tiu tragedio prilumas, bedaŭrinde post multaj aliaj, unu el la plej kruelegaj homaj dramoj en la modernaj tempoj.

Pro tio, nia ĉagreno sin akompanas de indigniga krio kiun ni ŝuldas al la centoj da viktimoj.

Mediteraneo, kiu devus esti frateca pasejo inter du kontinentoj fariĝis la plej granda martombejo en la mondo, pli ol 20.000 migrantoj serĉantaj pri pli bona mondo mortis tie.

Ni diru : tio sufiĉas !

Fortreso Eŭropo, implikita en sia maltusianisma politiko rilate al akcepto de sudaj popoloj, ege respondecas pri tiu dramo.

La migrantoj estas la unuaj viktimoj de la malordoj de la mondo kun ties sekvaĵo da mizero, militoj fabrikitaj por firmigi la dominadon de la potenculoj, Sudaj registaroj koruptitaj je la servo de la okcidentaj interesoj.

La solvo tute ne estas sekureca politiko : ĝi estas en la efektivigo de politiko por solidareca disvolviĝo, interŝanĝoj inter la popoloj de ambaŭ mediteraneaj marbordoj.

Ĝi estas en la libera moviĝo de la homoj en la respekto de internaciaj konvencioj pri la migrantaj rajtoj.

Kolektiĝo en Parizo (Francio) : http://www.mrap.fr/droits-des-migrants-et-etrangers/union-europeenne-migrants-et-refugies/mediterranee-assez-de-morts

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }