Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2013 6 12 /10 /octobre /2013 16:46
Mediteraneo : nova ŝippereo de migrantoj okazigas tridekon da viktimoj

12/10/2013

La sukuristoj elakvigis 34 kadavrojn kaj 206 mortevitintojn post la ŝippereo de migrantoj ĉi-vendredon vespere. Tiu nova dramo de migrado okazas ok tagojn post tiu de Lampedusa, kies bilanco atingas 339 mortintojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/mediteraneo-sufi%C4%89e-da-mortoj.html

En tiu ŝipo, kiu renversiĝis sude de Malto kaj Lampedusa, troviĝis ĉirkaŭ 230 rifuĝintoj kies fina celo estis la itala insuleto situata sude de Sicilio.

143 migrantoj de la Korno de Afriko, atingis sabaton matene la Valette, post dek-hora vojaĝo sur ŝipo de maltaj armeaj fortoj, venante de la ŝiprompa areo. 56 aliaj savitoj, sukuritaj de itala milita ŝipo, la Libra, iris al Porto Empedocle (Sicilio).

Laŭ la malta mararmeo, la ŝipo estis malstabiligita kaj renversiĝis kiam la migrantoj agitiĝis por altiri atenton de milita avio kiu superflugis ĝin, moviĝante ĉiuj samtempe al sama flanko.

La malta mararmeo rapide sendis surloken sukurŝipojn kaj helikopterojn, kaj devojigis de la akcidenta loko plurajn komercajn ŝipojn, dum la italaj aŭtoritatoj sendis du militajn ŝipojn, la Libra kaj la Respiro, kaj helikopterojn kiuj povis ĵeti ŝveligeblajn sukur-ŝalupojn.

Senfina dramo

Aliparte, la motorboatoj de la italaj marbordaj gardistoj helpis vendredon vespere du endanĝerigitajn boatojn marvaste de Lampedusa, laŭ la italaj amaskomunikiloj.

En la unua pneŭmatika boato, grupo de 85 migrantoj kiuj lanĉis SOS, estis sukuritaj sude de la insulo.

La alia, kun 183 rifuĝintoj, inter kiuj 34 virinoj kaj 49 infanoj, estis siaflanke ŝipkontrolita kaj senmovigita proksime de la havena buŝo.

Ŝajnas ke aliaj kaŝvojaĝantoj estas en dua pereanta ŝipo, raportas ĉi-sabaton matene la itala mararmeo.

http://www.humanite.fr/monde/un-nouveau-naufrage-dun-navire-de-migrants-fait-un-550999

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }