Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2013 2 29 /10 /octobre /2013 16:16
Irano : la aktorino, Pegah Ahangarani, kondamnita al 18 monatoj da malliberejo

29/10/2013

La irana aktorino kaj reĝisorino, Pegah Ahangarani, estis kondamnita en unua instanco al 18 monatoj da senprokrasta malliberejo pro « politikaj deklaracioj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj ».

« Pegah Ahangarani estis kondamnita al 18 monatoj da senprokrasta malliberejo », asertis ŝia patrino, Manijeh Hekmat, ankaŭ reĝisorino, en la Gazet-agentejo de iranaj studentoj (GAIS).

Laŭ la oficiala agentejo, tiu puno estis decidita pro politikaj deklaracioj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj », ne liverante pli da precizigoj.

« La familio esperas ke en la nova kreita etoso (post elekto de la modera prezidento Hassan Rohani) la limigoj truditaj al la aktorino estos malpliigitaj kaj ke tiu puno estos reviziita », aldonis ŝia patrino, kiu precizigis ke ŝi apelaciios.

La aktorino, 29-jaraĝa, estas libera kaj plenumas normale siajn aktivecojn. Laŭ la leĝo, konfirmo de la puno estas necesa por ke ĝi estu aplikata. Pridemandita pri la sorto de la aktorino, la porparolanto de la jura aŭtoritato, Gholamhosein Mohseni-Ejeie, deklaris ke ŝi estas libera kaj « ne estis arestita », raportis GAIS.

Plu laŭ ŝia patrino, egah Ahangarani ankaŭ ne havas permeson forlasi la teritorion de antaŭ tri jaroj.

Ŝi estis arestita en julio 2011 akompanata de alia aktorino, Marzieh Vafamehr kaj kaŭcie liberigita unu semajnon pli poste.

Antaŭ tiu arestado, ŝi ne ricevis permeson iri en Germanio-n, kie ŝi devis komenti la Virinan Futbalan Mondpokalon en blogo specife kreita de la germana televidkanalo Deutsche Welle.

La aktorino akiris la premion por dua virina rolo en la irana festivalo de Fajr en februaro 2013 por la filmo Dar Band. La filmo estis ankaŭ prezentita ĉe la festivalo de Ĉikago, sed Pegah Ahangarani ne povis iri tien, laŭ ŝia patrino. La aktorino, kiu subtenis Hassan Rohani en la prezidenta balotado pasintan junion, aktive subtenis en 2009 la opozician kandidaton dum la prezidenta balotado gajnita de la prezidento Mahmud Ahmadineĝad, kies rezultoj estis kontestitaj de la opozicio kiu denuncis la masivajn fraŭdojn.

Anonca filmeto de Dar Band :

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }