Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2013 3 30 /10 /octobre /2013 15:37

30/10/2013

Laŭ milita israela radio-elsendo, la Hebrea ŝtato konstruados 1.500 loĝejojn en la kolonia kvartalo Ramat Ŝlomo situanta en Orienta Jerusalemo.

Tiu anonco ne estas oficiale konfirmita. Ĝi tamen estas atendita kaj ekaperas en specifa kunteksto: ĉi-lundon 17an de oktobro, Israelo anoncis liberigon de 26 palestinaj malliberuloj, kadre de la intertraktadoj pri paco, relanĉitaj sub egido de Usono.

Laŭ milita radio-elsendo, la decido konstruadi en Ramat Ŝlomo, estis aprobita de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj la ministro pri internaj aferoj Gidéon Saar. La israelaj komunikiloj, siaflanke jam malkaŝis, ke Benjamin Netanjahu kunligos la liberigon de la dua kontingento da palestinaj malliberuloj kun permeso de konstruado de centoj da loĝejoj en la kolonioj por kontentigi la neflekseblan parton de sia registaro.

Pasintsemajne, alta respondeculo de la israela registaro ankaŭ asertis, ke Israelo «daŭre anoncos en la venontaj monatoj konstruaĵojn en la kolonioj kaj Jerusalemo» asertante, ke Usonanoj kaj Palestinanojn antaŭsciis pri tiu aranĝo». La palestinaj estroj de tiam arde neis, ke ili konsentis konstruadon de novaj loĝejoj en la judaj kolonioj interŝanĝe kontraŭ la liberigo de malliberuloj.

«Krei ligilon inter la liberigo de nova kontingento de malliberuloj kaj la anonco de miloj da loĝejoj en la kolonioj kontraŭdiras ĉiujn engaĝigôjn adoptitajn antaŭ la intertraktadoj», deklaris la traktanto Jasser Abed Rabbo, ĝenerala sekretario de la Ekzekutiva komitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).

La palestinaj traktantoj asertas, ke la daûriga koloniado, kiu kaŭzis interrompon de la precedencaj diskutoj en septembro 2010, «detruadas la pacan procezon».

En marto 2010, la anonco de Israelo pri konstruado de 1.600 loĝejoj en Ramat Ŝlomo – kolonia kvartalo situanta en orienta sektoro de Jerusalemo, plimulte loĝata de Araboj kaj aneksita de Israelo en 1967 – dum la vizito de la usona vic-prezidento Joe Biden estigis seriozan problemon en la usona-israelaj rilatoj, kaj koleron de la Palestinanoj.

http://www.rtl.fr/actualites/info/international/article/israel-va-construire-1-500-logements-de-colons-a-jerusalem-est-7766221181

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }