Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2013 5 06 /09 /septembre /2013 16:09
Ĉilio : studentoj manifestacias kontraŭ la eduksistemo heredita de Pinochet

06/09/2013

Dekoj da miloj da ĉiliaj studentoj manifestaciis, ĵaŭdon 5an de septembro, en la centro de Santiago postulante reformon de la edukadsistemo heredita de la diktaturo de Aŭgusto Pinochet.

La manifestaciantoj, 80.000 laŭ la organizantoj kaj 50.000 laŭ la polico, portis afiŝtabulojn postulantajn « finon de edukado de la tirano ».

La manifestacio okazis malpli ol unu semajnon antaŭ la 40a datreveno de la puĉo de la 11 septembro 1973, kiam la registaro de la socialista prezidento demokratie elektita, Salvador Allende, estis renversita de militista puĉo, estrita de la generalo Aŭgusto Pinochet, kiu regis ĝis 1990.

Antaŭ la fino de la marŝo, organizita de la Konfederacio de ĉiliaj studentoj, kolizioj kontraŭstarigis centon da kapuĉaj protestantoj armitaj per ŝtonoj kaj bastonoj al la policistoj, kiuj uzis plorigajn gasojn kaj akvoĵetilojn. Laŭ polica raporto, 214 personoj estis arestitaj dum la okazintaĵoj, dum kiu 34 policistoj estis vunditaj.

SENPAGECO DE STUDADO, KAMPANJA TEMO

De 2011, la ĉiliaj studentoj organizis preskaŭ centon da manifestacioj por postuli de la registaro de Sebastian Piñera, unua dekstra prezidento de post la fino de diktaturo en 1990, reformon de la edukadsistemo, multekosta kaj senefika laŭ ili.

La ĉilia registaro prezentis plurajn leĝprojektojn rilate al la universitata sistemo, antaŭvidante interalie maplikostiĝon de la pruntoj kontraktitaj de la studentoj, sed ne sukcesante kvietigi la protestadon.

La senpageco de la studadoj estas jam parto el la balotada programo de la socialista eks-prezidento Michelle Bachelet, kandidato al la prezidenta balotado de la venonta 17a de novembro, kaj favorato en la opinisondoj.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/09/06/chili-des-etudiants-manifestent-contre-le-systeme-educatif-legue-par-pinochet_3472174_3222.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }