Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 septembre 2013 4 05 /09 /septembre /2013 22:20
Pacifika Oceano : la insulaj ŝtatoj maltrankviliĝas pro la marnivela leviĝo

05/09/2013

La Insulaj ŝtatoj de Pacifika Oceano esprimis, lundon en la Marŝala insularo, sian maltrankviliĝon ligitan al la tutmonda varmiĝo kaj marnivela leviĝo, konstatis ĵurnalisto de AFP.

Unu tago antaŭ la 44a forumo de la Marŝala insularo, kiu kunigas dek ses sendependajn Ŝtatojn kaj asociajn teritoriojn, Majuro, ĉefurbo de Marŝala insularo, organizis seminarion pri la grava influo de la klimataj problemoj.

La ĉefa celo de ekspertoj kaj de landoj kiuj partoprenis, estas pezi sur la grandaj potencoj kies poluado minacas la ekzistadon mem de la atoloj kaj malaltaj insuloj.

« Post 50 aŭ eble 60 jaroj, Tuvalu malaperos sub akvo. Tio estas tute neakceptebla », tiel deklaris al AFP la ĉefministro de tu arkipelago, Enele Sosene Sopoaga.

« La industriaj potencoj ne devas trudi nin forlasi niajn proprajn landojn », li aldonis.

La partoprenantoj esperis mondan ekkonsciiĝon antaŭ la jaro 2015, kaj la Eŭropa komisaro pri la tutmonda varmiĝo Connie Hedegaard riproĉis « tiujn kiuj opinias ke tiu dato estas tro proksima. »

« Ni devas esti pretaj. Kaj se vi dubas pri tio, iru al la Marŝala insularo, kaj konstatu kiom urĝas la situacio! », ŝi diris.

La ministro taskita pri la klimataj problemoj de la Marŝala insularo Tony De Brum, detaligis la konsekvencojn de la varmiĝo sur la arkipelago : « Insuloj jam malaperis, ekzistas grava erozio de la grundoj, acidiĝo de la laguno, kaj Nordo suferas pri gravaj sekecoj ».

Ankaŭ la forumo de la Pacifikaj insuloj interesiĝos pri tiuj problemoj. La temo elektita ĉi-jare estas « la respondo de Pacifiko al la klimata defio ». Ĝi redaktos ĵaŭdon rezolucion pri la klimato, kiu estos komunikita al Unuiĝintaj Nacioj.

http://sciencesetavenir.nouvelobs.com/nature-environnement/20130902.AFP4020/pacifique-les-etats-insulaires-s-inquietent-de-la-montee-des-eaux.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }