08/12/2012
De jaroj la ĵurnalistino de Grist, Twilight Greenaway, atentas pri la enmetado de nanopartikloj en nutraĵon.
Tamen, ŝi diras, post legado de enketo de « The Environmental Magazine »,
« Tio, kio plej surprizis min, estas aŭdi kiom da nutraĵoj entenas nanopartiklojn ».
Oni tiel eklernas ke ili « estas uzataj por purigi akvon, kiel kontraŭ-aglomerilo kaj frostigilo, kaj en la pakaĵo por protekti kontraŭ ultraviolaj
radiadoj, eviti multobliĝon de mikroboj aŭ detekti eventualan infektadon ».
En la nura kampo de pakaĵoj, tiu floranta teknologio devus generi 20 miliardojn da eŭroj antaŭ la fino de 2020, laŭ la enketo de The Environmental Magazine. En la nutraĵ-industrio, ĝi ankaŭ estas uzata por
provizi nutraĵojn kaj vitaminojn, aŭ ankaŭ kiel konservaldonaĵo, densigilo, kolorilo… La titana dioksido, ekzemple, servas kiel blanka kolorilo « en dentopastoj kaj multaj
transformitaj varoj, kiel Mentos, la maĉgumoj Trident kaj Dentyne, M&M, la glacia ŝaŭmkremo
de Betty Crocker... », listigas The Environment
Magazine.
Gis nun, oni ne scias multon pri la efekto de la nanopartikloj fabrikitaj en laboratorio sur la medio kaj sur la sano de vivantaj estaĵoj. La aŭtoro memorigas
ke ili mezuriĝas en miliardono de metro – se nanopartiklo estus futbala pilko, ruĝa globulo havus la amplekson de stadiono, ŝi eksplikas. Ĝuste pro sia infinitezima mezuro, pro skalŝanĝado, sia
propraĵo povas esti malsamaj, kaj povas facile enfiltriĝi en niajn organojn.
Inter la maloftaj studaĵoj pri tiu temo, The « Environmental Magazine » notas ke en 2011, « esploristoj trovis ke inhalado de nanotuboj
el karbono (uzitaj en plastaĵo kaj informadikaj icujoj) povas difekti pulmojn sammaniere ol asbesto, kaj tiel pliigi la riskojn de kancero. Engluti nanopartiklojn povus okazigi malbonajn efektojn
pli subtilajn – samkiel engluti eksceson da vitamino aŭ mineralo, venena en tia grado ». Grist elvokas siavice studaĵon el la universitato de Kornel kiu, en februaro, montris
ke la nanopartikloj modifas la strukturojn de la intesta parieto de kokidoj kiuj estis submetitaj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_Cornell
Denuncante seriozan mankon de travidebleco en tiu kampo, la ĵurnalistino de Grist starigas « neeviteblan » paralelon kun la nutraĵoj
genetike modifitaj : « Same kiel kun la GMO, la strategio ŝajnas esti : unue, masive transdoni ilin en la nutraĵojn ; kaj taksi la riskojn pli poste (aŭ
neniam). »
http://bigbrowser.blog.lemonde.fr/2012/12/03/menu-les-nanoparticules-deja-notre-pain-quotidien/#xtor=RSS-32280322