Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2013 6 18 /05 /mai /2013 13:58
Sud-Afriko : Striko en minejo de Amplats, unua monda platen-produktanto

18/05/2013

Parto el la ministoj de la sud-Afrika firmao Anglo American Platinum (Amplats), unua monda platen-produktanto, strikas de ĵaŭdo vespere por protesti kontraŭ forigo de laborpostenoj, anoncis sindikata respondeculo.

« La nokta skipo ne malsupreniros. Ankaŭ morgaŭ la taga skipo ne laboros », diris la anonima sektora respondeculo de la sindikata Amcu.

Li ne diris kiom longe daŭros la agado. Porparolanto de Amplats diris ke li nenion scias pri la strikmovado.

Amplats, filio de la mina multindustria grupo brit-usona, malkaŝis pasintan semajnon sian intencon forigi 6.000 minajn laborpostenojn apud Rustenburgo anstataŭ la 14.000 antaŭviditaj forigoj kies anonco estigis indignokriojn.

Malgraŭ tiu malpli alta nombro da anoncitaj forigoj, Acmu, kies ekapero sur la socia sceno pasintan jaron konfuzis la situacion, decidis alvoki ĉiujn haltigi la laboron.

Kvindeko da personoj estis mortigitaj en perforta ciklo kiu kontraŭstarigas de pli ol unu jaro du sindikatojn el la mina sektoro, Acmu (Association of Mineworkers and Construction Union) kaj Nacia sindikato de la minaj laboristoj (Num) proksime de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) kiu regas.

Antaŭ la ekapero de Amcu, Num havis monopolon en la mina sektoro. Konsiderata de kelkaj kiel tro proksima de la estraro, ĝi komencis perdi membrojn antaŭ du jaroj.

Num akuzas Amcu ke ĝi trudiĝis uzante perforton kaj promesante salajrajn altiĝojn nerealismajn ĉe momento kiam la plivaloroj de la platen-sektoro estas tre malaltaj.

Ĉe Lonmin, tria monda platen-produktanto, la ministoj ĉesigis ĵaŭdon dutagan senavertan strikon, kio altigis la borsan kurzon de la akcio.

La perspektivo de nova tumulta ciklo malaltigis la sudafrikan randon de 1,3% ĝis 9,3845 randoj por unu dolaro, ĝia plej malalta nivelo de aprilo 2009. La kurzo de Amplats malaltiĝis je 5% por fali al sia plej malalta nivelo de post 2009.

Pasintjare, la sociaj tumultoj en la minsektoro kaj la morto de 34 strikantoj el la Marikana mino de la firmao Lonmin, mortigitaj de la polico, aperis frontpaĝe de la internacia gazetaro kaj pezis sur la ekonomia kresko de Sud-Afriko.

Ĝia kredita noto estis malaltigita.

http://fr.reuters.com/article/frEuroRpt/idFRL6N0DX3SP20130516

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }