14/07/2013
Etnologia specialisto el la slovaka Akademio pri scienco, opinias ke ĉirkaŭ 350.000 Romaoj vivas en la lando, plejofte en domoj sen elektro nek akvo kaj en vilaĝoj malproksime de la ĉefurbo.
Muro el betono kontraŭ-Romaa estis starigita en Koŝice, urbo el la orienta Slovakio, apud parkejo proksime de kvartalo kun multnombra romaa loĝantaro, raportis vendredon la slovaka retgazetaro.
Temas pri la oka tia muro starigita de 2009 en tiu regiono kaj pri la 14a en la lando, laŭ la reta informpaĝo www.romovia.sme.sk.
« Ni neniam antaŭparolas pri la konstruado de la segregaciaj muroj, por ke neniu malhelpas la projekton », indikis al tiu retpaĝo la slovaka eks-plenrajtulo de la registaro por la romaaj komunumoj, Miroslav Pollak.
La decido starigi tiun muron du metrojn altan estis farita de la urbodomo de la apuda kvartalo, Zapad, elvokante la nombron de rompŝteloj en veturiloj sur tiu parkejo.
La municipo de tiu dua slovaka urbo, kun 240.000 loĝantoj, tamen ĝis nun ne ankoraŭ konsentis tiun projekton, indikis al www.romovia.sme.sk la porparolanto de la urbodomo, Martina Viktorinova.
Proceduro estos baldaŭ lanĉita kiu povos reguligi la ekziston de la muro aŭ decidi pri ties detruo, ŝi aldonis. Ĉirkaŭ 106.000 Romaoj oficiale vivas en Slovakio, lando de 5,4 milionoj da loĝantoj, laŭ la nacia popolnombrado de 2011. Ilia reala nombro estas tamen multe pli alta, laŭ la spertuloj.
Unua kontraŭ-Romaa muro estis konstruita en Slovakio en 2009, en la vilaĝo Ostrovani (oriente)