11/08/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/senlima-striko-en-grava-orminejo
La dungitoj de la orminejo de Tasiast (400 kilometrojn nord-oriente de Nuakŝoto), tria plej grava en la mondo, komencis ĵaŭdon senliman strikon pri salajroj kaj medicina protektado.
La 1.500 maŭritaniaj laboristoj, reprezentantaj 98% el la tuta dungitaro de la minejo, komencis senliman strikon postulante salajran egalecon por ĉiu laborposteno, plibonigon de la situacio de la prospektoristoj kaj de la medicina protektado, kaj respekto de la maŭritania laborkodo » deklaris Ahmed Uld Haki, delegito de la dungitaro.
Li indikis ke la orproduktado haltis ĵaŭdon. La pasinta striko de la laboristoj de tiu minejo datiĝas de junio 2012.
Tiun periodon, koincidantan kun la festo Eid ul-Fitr kiu markas la finon de Ramadano, estas feritago en Maŭritanio sed la dungitoj de la minejo de Tasiast devis iri al la laboro.
La pasinta striko de la laboristoj de tiu minejo datiĝas de junio 2012 kaj komencis por akiri salajrajn plialtiĝojn. La orminejo de Tasiast estas ekspluatata de Tasiast-Maŭritanio, centprocenta filio de la kanada firmao Kinross, kiu prezentas ĝin kiel la tria en la mondo.
Laŭ Tasiast-Maŭritanio, la firmao komencis siajn komercajn operaciojn en 2008. Kinross akiris 100% el la partoj de la orminejo de Tasiat en septembro 2010.