Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2013 1 16 /09 /septembre /2013 14:06
Francio : divorcitaj patroj manifestacias en Parizo por gepatra egaleco

16/09/2013

Ili postulas gepatran egalecon. Ses gepatroj, inter kiuj belgia patrino, instaliĝis dimanĉon sur la baziliko de la Sankta Koro en Parizo.

Kaj ili deziris restadi ĉi-tie kiel eble plej longtempe, « inkuzive dumnokte, krom delokigo ».

Tiuj gepatroj defendas la rajtojn de la patroj disigitaj je siaj gefiloj kaj postulas alternan rezidejon por la infanoj.

« Ni pagis nian enirbileton kaj instaliĝis », eksplikis Stéphane Iltis, 39-jara patro kiu mencias ke li ne plu vidas siajn kvin gefilojn.

Kun la aliaj manifestaciantoj, li postulas dejuĝigadon de la familiaj aferoj » kaj « alternan rezidejon ».

Li ankaŭ denuncas, en lia nomo, la juĝan decidon kiu « arbitre konfidis ĉiujn rajtojn al la patrino ».

Sammomente, je kelkaj kilometroj de ĉi-tie, cento da personoj manifestaciis por gepatra egaleco inter Montparnasse kaj la ministrejo pri Familio.

Temas pri batalo « kontraŭ maljusteco pri kiu estas plimultege viktimoj la patroj » kaj kontraŭ « patra senigo kiun oni trudas al la infanoj », eksplikas Nicolas Moreno, kunfondito de la Kolektivo por kun-gepatreco, je origino de tiu « marŝado de patroj » kiu kolektis centon da personoj en la ĉefurbo.

« Tute temas nek pri seksmilito (…) nek retropaŝo al patriarka politiko kiu ekzistis 40-jarojn antaŭe, asertis la 34-jara junulo, kiu vidas siajn gefilojn po unu semajnfino monate kaj dum ferioj.

La mobilizado estis subtenita de la asocio « SOS Paĉjo » kaj « kolektivo de la flava gruo », kreita post la agado en februaro de patro kiu sin fortikigis pinte de gruo en Nanto por postuli la rajton vidi sian filon.

De post, patroj multobligis spektaklajn agadojn grimpante sur gruoj, kamentuboj aŭ katedraloj.

http://www.leparisien.fr/societe/des-peres-en-colere-sur-le-dome-du-sacre-coeur-a-paris-15-09-2013-3138745.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }