Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2013 1 08 /07 /juillet /2013 19:50
Eŭropo : kio okazas ĉe la landlimoj de Eŭropa Unio ?

08/07/2013

Ĉiujare, miloj da personoj provas atingi Eŭropon trairante Mediteraneon sur ŝipoj en tre malbonaj statoj. Multaj el ili neniam atingas Eŭropon. Ili mortigas pro sekiĝo, dronas aŭ estas interkaptitaj kaj resenditaj en la landon de kie ili foriris.

Tio, kion ni scias

Ni scias pri kazoj de personoj kiuj estis interkaptitaj en maro de italaj patrolŝipoj kaj rekte transdonitaj al libiaj aŭtoritatoj. Ĉe sia reiro en Libion, ili estis enkarcerigitaj kaj estis objekto de malbonaj traktadoj.

Italio plu kunagas kun Libio koncerne la kontrolon de migradoj malgraŭ evidentaj kaj publikaj provelementoj indikantaj ke la migrantoj, la rifuĝintoj kaj azilpetantoj estas ĉiam submetitaj al gravaj malobservadoj de homaj rajtoj en Libio.

Ni scias ke la fakto ne helpi aŭ fari tion tro malfrue okazigis mortintojn.

Ni taksas ke nur en la jaro 2011, almenaŭ 1.500 viroj, virinoj kaj infanoj mortis en Mediteraneo. La cifero estas probable multe pli granda. En 2012, denove, centoj da personoj pereis en siaj senesperaj provoj atingi la eŭropajn marbordojn, pligravigante homan bilancon en daŭra kreskado.

La eŭropaj landoj intensigis la kontrolaranĝojn ĉe la landlimoj, per interkapto, resendo kaj malpersvado celante malhelpi alvenojn de migrantoj, azilpetantoj kaj rifuĝintoj en Eŭropon.

La efiko de tiuj aranĝoj larĝe preteriris la eŭropajn marbordojn, tial ke individuaj kontraktoj estis subskribitaj inter eŭropaj landoj kaj ties afrikaj kunlaborantoj.

Tio, kion ni ne scias

Sed kio okazas al tiuj, kiuj estas celitaj de tia migrad-kontrolo?

Konkrete, la migrantoj, la rifuĝintoj kaj azilpetantoj troviĝas submetataj al gravaj malobservadoj de homaj rajtoj rekte kaŭzataj de la streboj pri landlima eksterigado kaj migrad-kontroloj en Eŭropo.

Ekzistas tiom da aferoj pri kiuj ni nenion scias. La malĉeesto de travidebleco en la praktikoj kaj kontraktoj rilate al la administrado de la landlimoj en multaj eŭropaj landoj, havas kiel konsekvencon ke malobservadoj pri homaj rajtoj povas okazi malproksime de la publikaj okuloj. Se la manko de helpo en maro kiuj rekte kaŭzis la morton de viroj, virinoj kaj infanoj estis malkaŝitaj, estas nur ĉar kelkaj postvivantoj povis atesti.

Tio, kion ni petas

La eŭropaj landoj kaj Eŭropa Unio ne devas engaĝiĝi en praktikoj de landlima administrado estiganta endanĝerigon de la migrantoj, azilpetantoj kaj rifuĝintoj. La konsentitaj akordoj kaj la operacoj plenumitaj devas esti objekto de efikaj studaĵoj rilate al homaj rajtoj.

Se la Eŭropaj Ŝtatoj efektivigas malobservadojn de homaj rajtoj aŭ sin detenas alpreni taŭgajn aranĝojn por certigi ke la migrantoj, la rifuĝintoj kaj azilpetantoj ne suferas malobservadojn de homaj rajtoj, konsekvence al siaj politikoj rilatantaj al la kontrolo de la landlimoj kaj migradoj, tiam tiuj Ŝtatoj devos respondi pri la situacio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }