16/08/2013
Ses budaistoj estos juĝitaj en Birmo pro siaj roloj en linĉo de dek islamanoj dum atako de buso en 2012, indikis respondeculoj, ĵaŭdon 15an de aŭgusto, pli ol unu jaro post la eventoj kiuj markis la komencon de murdaj komunumaj perfortoj okcidente de Birmo.
En junio 2012, pluraj centoj de budaistoj el la eta malplimulto raĥina atakis buson kiuj transportis islamanojn kaj en kiu ili pensis trovi la kulpantojn pri seksperforto kaj murdo de budaisma junulino kelkajn tagojn antaŭe, en la Ŝtato Raĥine. Dek islamanoj estis mortigitaj, el kiuj neniu ŝajne estis implikita en la krimo.
Ses viroj « implikitaj en la murdo de islamanoj » en tiu buso « estis arestitaj pasintan monaton », indikis surloka respondeculo kiu restis anonima. La ses viroj ĉiuj budaismaj, estis « akuzitaj pri murdoj », precizigis ĉef-policisto ankaŭ anonime, aldonante ke ilia proceso komencos la 26an de aŭgusto.
LATENTA ISLAMOFOBIO
Ĵus antaŭ tiuj eventoj, unua ondo da murda perforto jam eksplodis inter Raĥinoj kaj islamanoj de la senpatria malplimulto Rihingjoj, en Sittŭe, ĉefurbo de la Ŝtato Raĥine, antaŭ dua perforta ondo en oktobro. Entute, pli ol 200 personoj estis murditaj kaj pli ol 140.000 delokitaj, plimulte Rohinĝoj, konsiderataj de UN kiel unu el la plej persekutitaj sur la planedo.
La perfortaĵoj de la Ŝtato Raĥine vastiĝis en aliaj partoj de la lando kie islamaj birmoj estis celitaj. Dekoj da personoj estis mortigitaj de jarkomenco en la centro de Birmo.
Tiuj eventoj emfazas latentan islamofobion en la landoj plimulte budaismaj, kiuj enkalkulas ĉirkaŭ 4% da islamanoj, kaj malheligis la reformajn projektojn de la registaro kiu sekvis la malfonditan ĵunton en marto 2011.