Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2012 3 07 /11 /novembre /2012 17:25

Istambulo.jpg 07/11/2012 - La polico uzadis plorigajn gasojn kaj akvo-kanonojn por repuŝi manifestaciantojn venintajn esprimi sian subtenon al la malsatstriko sekvita de centoj da kurdaj malliberuloj, dimanĉon 4an de novembro en Istanbulo. http://www.lemonde.fr/europe/article/2012/11/04/dispersion-musclee-d-une-manifestation-pro-kurde-a-istanbul_1785491_3214.html

De la 5a de novembro, dek mil politikaj malliberuloj kurdaj aliĝis al la malsatstriko, lanĉita la 12an de septembro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurdoj

Jam, ĉirkaŭ 700 kurdaj malliberuloj malsatstrikas. Dum la Ĉefministro Recep Tayyip Erdogan daŭre akuzas la malliberulojn ke ili « spektaklumas », ignorante iliajn postulojn, la politikaj malliberuloj kurdaj ekkomencis, dimanĉon 4an de novembro, sian 54an malsatstrikan tagon.

Inter ili, 63 malliberuloj, el kiuj du ĵurnalistoj, strikas, de la 12a de septembro, kaj ilia sanstato estas en kriza fazo. Post du semajnoj, la nombro de malsatstrikantoj atingis centon. « De la 5a de novembro ni daŭrigas nian agadon kun 10.000 personoj », deklaris Deniz Kaya, porparolanto de la politikaj malliberuloj kurdaj, en komunikaĵo.   

Kurdoj

« Krom la malliberuloj malsanaj, aĝaj kaj la infanoj, ĉiuj niaj amikoj enkarcerigitaj partoprenos la strikon je nedifinita tempo », li diris.

Respondante la akuzojn de la Ĉefministro, li asertis : « Ni ne ĉantaĝas kaj ne cedos al ĉantaĝo. Per tiu agado, kiel malliberuloj el la libereco, ni deziras aŭdigi al la publika opinio kaj al la tuta mondo niajn depostulojn, por la homaj rajtoj plej elementaj ». Aliparte, dek tri separatistoj de la Kurdistana Laborista Partio (PKK) mortis lundon, dum nokta operaco de la turka armeo, helpita de atak-helikopteroj kaj aviadiloj, kontraŭ pozicioj de la PKK.  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurdistana_Laborista_Partio  

https://www.youtube.com/watch?v=YlcA68Q1xVo 

https://www.youtube.com/watch?v=wilPs-krA3U 

http://french.irib.ir/info/international/item/223255-10-milles-prisonniers-politiques-kurdes-entrent-en-gr%C3%A8ve-de-la-faim

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }