Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2013 4 07 /02 /février /2013 13:25

Tunizio.jpg 07/02/2013 

Video: http://www.youtube.com/watch?v=66lMbGS8kYs : Policaj perfortaĵoj sur la avenuo Habib Burgiba sekve al indigna manifestacio post la murdo en la 6a de februaro 2013 de la gvidanto de la popola fronto Ŝokri Belaid.

La murdo de la laika aktivisto provokis violentajn manifestaciojn en la tuta lando…

Gafsa: http://berthoalain.com/2013/02/08/assassinat-de-chokri-belaid-emeute-a-%D9%82%D9%81%D8%B5%D8%A9-gafsa-7-fevrier-2013-les-videos/

Tunizo: http://berthoalain.com/2013/02/08/assassinat-de-chokri-belaid-emeute-a-tunis-7-fevrier-2013-les-videos/

Tunizio sinkas en perforton. La lando ardiĝis merkredon post la murdo de la gvidanto de la laika opozicio, Ŝokri Belaid. Policisto mortis dum alfrontiĝoj kun manifestaciantoj en Tunizo, anoncis la ministrejo pri internaj aferoj en komunikaĵo.

La opozicio alvokis ĝeneralan strikon ĉi-ĵaŭdon kaj interrompis sian partoprenon al konstitucianta asembleo, kie ĝi kunsidas kun la elektitoj de la islama partio Ennahda.

Aĝa je 49 jaroj, Belaid estis la ĝenerala sekretario de la Movado de demokratiaj patriotoj, membro de la Popola fronto, koalicio kiu kunigas dekduan da movadoj.

Vundita per kvar kugloj antaŭ sia hejmo de viro kiu fuĝis, li forpasis pro la vundoj ĉe la malsanulejo.   

« Ekzistas provo pri malstabiligo de mia lando » 

La novaĵo pri lia morto provokis koliziojn en la tuta lando. Ennahda, la islama partio de Raŝed Ghanuŝi, suspektita ke ĝi estas je la origino de la murdo, malgraŭ neado de ĝia ĉefo, estis celo de violentaj manifestacioj en Sus, Monasti, Madhia kaj Sfakso.  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sousse

http://en.wikipedia.org/wiki/Mahdia

http://eo.wikipedia.org/wiki/Monastir_(Tunizio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sfakso

En tunizo, la ĉefurbo, la polico intervenis por disigi per plorigaj gasoj la manifestaciantojn kolektiĝintajn antaŭ la ministrejo pri internaj aferoj.

Manifestacioj okazis ankaŭ en Sidi Buzid, origino de la « jasmena revolucio » kiu forpelis de la potenco la prezidenton Zine el-Abidine Ben Ali en junuaro 2011.

http://en.wikipedia.org/wiki/Sidi_Bouzid

La tunizia prezidento, Monsef Marzuki, mallongigis la viziton kiun li plenumis en la Eŭropa parlamento en Strasburgo kaj nuligis sian partoprenon en la Organizaĵo de Islama kunlaboro ĉi-ĵaŭdon en Kairo (Egiptio) por reiri en sian landon. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Organiza%C4%B5o_de_Islama_Kunlaboro

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kairo

« Tiu abomeninda murdo ne havas alian celon ol oponi la laikan komponanton al la islaman komponanton el la socio por krei kaoson », li denuncis. Aliaj manifestacioj estas atenditaj ĉi-ĵaŭdon, kiam Ŝokri Belaid estos enterigita.

Vespere, la ĉefministro, Hamadi Ĝebali, anoncis la malfondon de la registaro kaj formadon de kabineto de nacia unuiĝo, konsistanta el nepartiecaj famuloj kaj teknokratoj. 

http://www.20minutes.fr/monde/tunisie/1095813-tunisie-colere-monte-apres-assassinat-haut-reponsable-politique-chokri-belaid

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }